Esperanta Civito

Civita subteno al ILO-konvencio 169

Konforme al mandato ricevita pri la rilatoj kun la Organizo de Nereprezentataj Nacioj kaj Popoloj, hodiaŭ la Konsulo subskribis nome de la Esperanta Civito ties alvokon por la ratifo de la Konvencio 169:1989 de la Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo.

La Konvencio 169 de ILO estas la plej grava internacia politika rimedo kiu specife disvolvas la rajtojn de indiĝenaj kaj tribaj popoloj. Ĝia influo kreskas laŭ la nombro de la ratifintaj membroŝtatoj: ĝis nun bedaŭrinde nur 19 el 181 (plejmulte latin-amerikaj). Temas pri revizio de pli frua konvencio (107:1957), kiun ratifis 27 ŝtatoj.

Elementoj karakterizaj por la nocio "indiĝena popolo" inkludas tradiciajn vivostilojn, kulturon kaj vivmanieron diferencajn de la aliaj segmentoj de la nacia populacio (interalie la parolon), proprajn socian organizon kaj politikajn instituciojn, historian kontinuecon en difinita areo (antaŭ ol aliaj invadis ĝin). Elementoj karakterizaj por la nocio "triba popolo" inkludas la samon kiel por la indiĝenaj, escepte de propraj politikaj institucioj kaj de historia kontinueco.

El la vidpunkto de internacia juro, la Konvencio 169 estas tre grava pro kelkaj novaĵoj kiuj povus koncerni ankaŭ la esperantan popolon. La unua el ili estas la principo de memidentigo: homa grupo estas popolo ekde la momento kiam ĝiaj membroj mem identigas sin kiel popolon. Alia (relativa) novaĵo estas la distingo inter la konceptoj de memdeterminado kaj memregado: ĉi tiu distingo aplikiĝis unuafoje en Gronlando, 1979; ĝi utilas por garantii aŭtonomecon preventante secesion. Plia novaĵo estas la deviga konsultorajto ĉe la koncernataj popoloj: tio signifas ke, eĉ en kazo de demokratia reprezento per propraj deputitoj ĉe la ŝtata parlamento, la indiĝenoj devas esti ree kaj aparte konsultataj, antaŭ ol aprobi leĝon kiu koncernas specife ankaŭ ilin. La konsultorajto estas deviga, sed ne devontiga, ĉar la Konvencio ne agnoskas rajton je vetoo. Rimarkinda novaĵo (kvankam jam aplikita en la meksika federa punkodo) estas la atento pri la kongrueco inter la juro ŝtata kaj la juro moreca. Laste sed ne fine, specife grava estas la agnosko pri la landrajtoj, kio rezultas el progesinta analizo pri diversaj elementoj, esence kondukantaj al nova koncepto pri "ius soli".

[HeKo 382 8-C, 19 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0117 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0532 s s