Esperanta Civito

1996-2006: dek jaroj da lingvaj rajtoj

La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj estis solene proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996, post trijara ellaborado, kiu startis en urbo kie mezepoke oni kutimis pilgrime alveni: Santiago de Kampustelo. La kerno el kiu kreskis la deklaracio fakte estis la ĉefa frazo en la Rezolucio de Santiago: "Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio". Rezolucio aprobita de la sama PEN-mondkongreso kiu agnoskis esperanton literatura lingvo, la 10an de septembro 1993.

Neeviteble, la deklaracio sentis la influon, stile kaj enhave, de la situacio en Hispanio specife kaj en Eŭropo ĝenerale: ne hazarde la originalo naskiĝis katalune. La distingo inter minoritata, minora kaj minorigita idiomo, same kiel inter lingva komunumo kaj lingva grupo, rezultas el la eŭropa spertaro. Aparte malfacila estis la demando pri teritorieco, kiu trovis kompromisan solvon en la artikolo 1. Tiun distingon akceptas la Esperanta Civito, kies kunfondinto la Esperanta PEN situas inter la subskribintoj de la deklaracio (unusola esperanto-organizo invitita, kiel oficiala reprezentanto de nia literaturo).

La deklaracio okupiĝas preskaŭ nur pri la rajtoj de la lingvaj komunumoj. Tial la vojo al la rajtoj de la lingvaj grupoj (inkluzive de la esperanta) estas nur strekita.
La evento de antaŭ dek jaroj sendube preparis postajn paŝojn, kiel la decidon de la Konsilio de Eŭropo pri Eŭropa Lingvo-Tago. Kaj la prestiĝo de la kataluna elemento certe efikis favore al la elekto pri la 23a de Aprilo kiel Internacia Literatur-Tago: ja la plej granda manifestacio tiurilate okazas de longe en Barcelono, en la Georga Tago (kiu tamen referencas ankaŭ al Ŝekspiro).

Pli ĝenerale, la deklaracio estas mejloŝtono en la lingvojuro, sciencobranĉo kiu, same kiel interkulturaj studoj, meritas profundan atenton fare de esperantologoj.
Giorgio Silfer, vicprezidanto de la Esperanta PEN-Centro

[HeKo 301 3-B, 6 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0560 s s