Esperanta Civito

Simpozio pri Homaranismo: provizora programo

Scienca Instituto Zamenhof kaj Kultura Centro Esperantista bonvenigas al la unua Simpozio pri Homaranismo, okazonta en Ĉaŭdefono (Svislando) 17-21 aŭgusto 2009. La simpozio artikiĝos en prelegoj, ronda tablo, fakaj vizitoj kaj filmoprezentoj.

Pluraj zamenhofologoj jam anoncis sian partoprenon, kaj interalie prelegos: Davide Astori (universitato de Parmo) pri "Homaranismo kaj ‘interna ideo’ inter la hebrea kaj framasona tradicioj"; François Degoul (prezidanto de SIZ) pri "Homaranismo 1914-1917"; Perla Martinelli (prezidanto de la Esperanta PEN) pri "Inter cionismo kaj homaranismo: Edmond Privat kaj la palestina demando"; Paolo Penacchio (fakulo pri politika historio) pri "Mazzini, Garibaldi kaj Zamenhof"; Giorgio Silfer (universitato de Torino) pri "De 1901 al 2001: la homaranismo de Zamenhof, la sennaciismo de Lanti, la spirita sinkretismo de Privat, la raŭmismo de la Esperanta Civito"; Walter Zelazny (universitato de Krakovo) pri "Verki biografion de la homarano numero unu". Pliaj prelegoj estas komunikotaj.

Estas planataj vizito ĉe la sinagogo kaj vizito ĉe la framasona loghio en Ĉaŭdefono, kun la ĉeesto de la lokaj responsuloj. Estos prezentita la filmo "The Fixer" (L'homme de Kiev), 1967, pri la kondiĉoj de judoj en la cara Ruslando ĉirkaŭ 1910. Pliaj programeroj estas komunikotaj.

Por informoj kaj aliĝoj: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, tel. (41)32-9267407, kce@esperantio.net

[HeKo 383 2-B, 23 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0571 s s