Esperanta Civito

Le Monde Diplomatique pri Schram

Pri kamarado Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, jam antaŭ kvar jaroj eminentaj maldekstruloj (kaj longtempaj SAT-anoj) aperigis interesajn informojn en "Le Monde Diplomatique" en esperanto. La tuta debato estas legebla rete. Ĉi tie ni aperigas nur du specimenojn.

de Michel Duc Goninaz, ĉefreviziinto de PIV:

Mi ne scias, ĉu s-ro Schram spionis 'siajn' (sed, diable, kial 'siajn' ?) membrojn, sed estas vere, ke li spionis la membrojn de la Ĝenerala Konsilantaro. En normala asocio, tian homon oni senhonore forpelus. Aliflanke, tute ne ekzistas inter la Plenumkomitato kaj la Ĝenerala Konsilantaro konflikto alia, ol tiu, kiun la plimulto de la PK kreis, deklarante, ke la ĜK — kiu, analizante dubindan decidon de la PK, faris sian normalan laboron — « atakas » la PK-on, ne plu rajtos ricevi la PK-protokolojn ktp. Homoj, kiuj opinias, ke la eksigo, eĉ se provizora, de membro ekster la statuta proceduro, estas kontraŭstatuta, troviĝas kaj en la Plenum-Komitato kaj en la Ĝenerala Konsilantaro.

"La « reale ekzistanta » S.A.T. ne spegulas asocion kiun ĝia statuto priskribas kaj preskribas." Aŭ okazos perestrojko aŭ ĝi ne okazos. Se ĝi okazos, aŭ ĝi sukcesos aŭ ne (ĉar jam tro malfrue). Ekzistas do du ebloj el tri, por ke SAT kolapsu, kiel kolapsis la « reale ekzistanta » socialismo.

de Vilhelmo Lutermano, redaktoro de LMD:

Jakvo Schram skribas: « Mi neniam eksiĝis el SAT, tio estas kontrolebla en la prefektejo de Parizo kiu mi estas oficiale registrita kiel prezidanto de SAT. »

La artikolo ne diris, ke Schram eksiĝis el SAT, sed menciis skandalon pri lia eksiĝo kaj reveno. Tamen, ĉar li invokas prefektejan ateston, necesas ĉi tie aldoni, ke li en decembro 2004 deklaris sian eksiĝon skribe antaŭ pli ol 90 membroj de SAT - bone dokumentite -, inter ili ĉiuj membroj de ĉiuj ĝiaj gvidorganoj inkluzive de ties sekretarioj, kaj ke li en la sekvaj tagoj ripete kaj pruveble asertis ke li ne estas plu membro de SAT. Ŝajnas ke li forgesis diri tion ankaŭ al la prefekto...

Jakvo Schram plu: « Mi ne posedas iun programon kiu spionas sed uzas por tra serĉi interreton la tre bonan kaj rekomendindan programon "DEVONAGENT". Libera aĉetebla de ĉiuj homoj. Per ĝi mi povis legi tekstojn el la diskutforumo de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT. Mi atentigis pri tio la sekretario [...] »

Tiu diskutforumo estis la instanco kiu devis laŭstatute kaj laŭ donita okazo juĝi pri la agado de Schram. Li ne apartenas al tiu forumo, sed per kombino de tiu menciita kaj alia programo li « subaŭskultis » la diskuton tie, ekspluatis tekstojn de tie por sia agado en la Plenumkomitato kaj nur poste sciigis la sekretarion pri tio.

Jakvo Schram plu: « [...] kaj nun, homoj kiuj klare ne havas iun komprenon pri komputiloj nomas tion [tiele] programon DEVONAGENT spiona programo. Jen al kiu nun homoj alte edukita [tiele] perdas sian tempon. Paroli pri aferoj pri kiu [tiele] ili eĉ ne komprenas minimumon. »

Spiona fotilo povas esti tute simpla fotilo de... spiono.

Jakvo Schram postskribas: « ĉu eblas ke Le Monde Diplo Eo ĉesas esti simpla etburĝa klaĉgazeto aŭ ĉu vere la nova politiko de Le Monde Diplomatique estas fifamigi Esperanto-asociojn kaj doni liberan forumon al iu ajn klaĉoj kaj klaĉuloj? »

La prezidanto de la SAT-estraro devus scii ke la informoj en la menciita artikolo kaj de Michel Duc Goninaz ne estas etburĝa klaĉo, sed necesaj scioj se oni volas fari al si realisman bildon pri la situacio en tiu asocio. Estas domaĝe ke la insulta komento de Jakvo Schram neniel helpas por plibonigi tiun situacion.

(fino de la citaĵoj)

Noto de la redakcio: estas normala taktiko ĉe Jakvo Schram epiteti la kontraŭargumentanton kiel "klaĉulon", kaj la ne samopiniantojn kiel "klaĉejon". Kompreneble la alia estas ankaŭ "etburĝa", "ekstremdekstra" kaj simile.

[HeKo 383 5-A, 27 feb 09]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0606 s s