Esperanta Civito

KCE pretas plu kreski

Kultura Centro Esperantista havis sian ordinaran Asembleon hieraŭ matene en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sia dojeno, s-ino Sonja Brun. Krom pluraj apogantoj de KCE (el kvar landoj), ĉeestis ankaŭ la reprezentantoj de LF-koop, Esperanto-Societo Zürich, Svisa Esperanto-Societo. 

La Asembleo unuanime renovigis trijaran mandaton al la Komitato, konsistanta el gecivitanoj Perla Martinelli (prezidanto), Dieter Rooke (vicprezidanto) kaj Daniel Muhlemann (sekretario). La Komitato rajtos alelekti pliajn membrojn: ili estos preskaŭ certe du el la junulara komisiono (gecivitanoj Annette Muhlemann kaj Ciril Läng). La Asembleo unuanime renovigis trijaran mandaton ankaŭ al la kaskontrolantoj, c-anoj David Buhlmann kaj Giorgio Silfer; krome ĝi elektis vickontrolanton: s-ino Leontina Santos. Ĝi ankaŭ ratifis la nomumon de la esperanto-delegacio ĉe ALTE (kaj eŭropaj institucioj koncernataj de lingvotestado): konstantaj delegitoj estas gec-anoj Giorgio Silfer kaj Elisabeth Amstad.

La diskuto pri la komitataj raportoj enfokusiĝis al la forta kresko (trian jaron sinsekve) de la aktiveco dependa de la hotela dimensio de la Esperanto-Domo, kies enspezado pro luigo de apartamentoj kaj lokaloj atingis 80% de la jarkalkulo. La fakto, ke la nemoveblaĵo tra la jaroj iĝis la ĉefa resurso de KCE, pruvas la sagacon de la decido aĉeti la domon en 1999. Des pli ke la koncerna ŝuldo (hipoteka deprunto kaj transpreno de pasivoj el Gastejo Edmond Privat) en deko da jaroj malkreskis de ĉ. 240.000 al ĉ. 170.000 svisaj frankoj; kontraste al la valoro de la domo, kiu kreskis de ĉ. 450.000 al ĉ. 550.000 CHF. La Asembleo akceptis la rekomendojn de la revizoro, sen. Giorgio Silfer, por la nova mandato: a) atinginte stabilan kaj relative altan rendimenton de la nemoveblaĵo, prioritatigi la dimension de sponsora financado (fund rising); b) konstatinte ke la societa kapitalo praktike konsistas nur el nemoveblaĵo, konstrui moveblan rezervon egalan laŭ valoro almenaŭ al kvin procentoj de la nuna kapitalo; c) budĝete subteni la plenan membrecon de KCE en ALTE.

Rilate al ALTE, la Asembleo estis informita pri la ekapero de pliaj esperantistaj establoj: unue Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj dum la internacia trijara kongreso en Kembriĝo, due Universala Esperanto-Asocio dum la jara konferenco en Lisbono. La Asembleo konstatis du faktojn: a) konflikton inter UEA kaj ILEI, al kiu KCE estas indiferenta; b) fortigon de la bildo de KCE en ALTE, ĉar la enveno de pliaj subjektoj pruvas la viglecon de la esperanta lingvotestado kaj la seriozecon (kaj kompletecon) de LTSEC, kompare kun la nekompleta (kaj parte kontraŭdira) lingvotestaro de aliaj. La Asembleo ankaŭ aprezis la aktivecon de la laborgrupo kiu, sub la kunordigo de la vickonsulo pri edukado, sen. Bertil Nilsson, estas selektanta kaj preparanta la studmaterialon por lingvotestado, laŭ raŭmismaj principoj.

Dum la posttagmezo la restintaj asembleanoj kaj kromaj partoprenantoj havis la privilegion ekkoni la unuajn ĉapitrojn de la "Historio de la esperanta literaturo", verkata de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ĉi-lasta klarigis detale la bazajn kriteriojn de la verko kaj la problemojn solvitajn de la aŭtoroj, kun aparta atento al la unua periodo de nia literaturo. La prelegaro de Giorgio Silfer vekis grandan intereson, atestitan de multaj demandoj.

Vespere okazis komuna manĝo en tre agrabla kaj ŝerca etoso, ankaŭ pro la hazarda koincido de lasta karnavala tago.

[HeKo 383 7-B, 1 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0596 s s