Esperanta Civito

Prelego pri Boulton en PEN-konferenco


La poezio de Marjorie Boulton, kiel peranto de idealoj de paco, estos la temo de prelego de c-ano Giorgio Silfer, okaze de la Internacia Konferenco pri Poezio en Bledo (Slovenio), fine de marto.

La konferenco estas la plej grava jara rendevuo de PEN Internacia en Eŭropo, kaj ĝi gastigas ankaŭ la jarkunvenon de la Komitato de verkistoj por paco, kie la esperanto-literaturon reprezentas c-anoj Gyorgy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer.

La prelego de prof. Silfer situos en la tago dediĉita al la verkistina engaĝo por paco. Ĝi utilos interalie por prezenti al internacia beletristaro la valoron de nia poetino, kiun la abonantaro de "Literatura Foiro" kandidatigis al la literatura Nobel-premio, el selekto inter kvar eblaj kandidatoj.

Poemo de Marjorie Boulton estos la esperanta kontribuo al la komuna poezia vespero.

[HeKo 384 1-B, 4 mar 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0494 s s 
  Total: 0.0629 s s