Esperanta Civito

Esperantio perdis direktoron

Jam de la pasinta monato la kvar direktoraj salajroj en Esperantio (neniu asignita al virino) fariĝis tri: Kreŝimir Barkoviĉ pensiiĝis kaj lia dunginto (Sennacieca Asocio Tutmonda) jam delonge decidis elimini lian postenon, por ŝpari monon. Kvankam tio ne estas tute vera, ĉar SAT devos ankoraŭ pagi tre grandan sumon al la franca ŝtato, egalan al dek unu monatoj da salajro plus la ŝarĝoj...

Kreŝimir Barkoviĉ estis fakte pli ol dungito por SAT. Dum tridek kelkaj jaroj li laboris en la (etose iom deprima) kontoro de SAT: se lia humuro estus same strasa kaj fatrasa kiel tiu pri UEA en "La postdomo", prave kaj pruve li nun verkus pri SAT ian pseŭdoromaneton "La postkorto". Kiel oficisto, Barkoviĉ plenumis ankaŭ humilajn taskojn, kvankam li precipe ĉefredaktis la asocian organon: li mem produktis tricenton da numeroj. Aldone li estis la konstanta referenculo por ĉiuj organizaj kongresaj komitatoj, la terminalo por ĉiuj perantoj, la afabla respondanto al ĉiuj informpetoj.

La talento de Kreŝimir Barkoviĉ manifestiĝis ankaŭ kulture. Apud la redaktora rutino, li sukcesis verki: lia traduko de "Sep mil tagoj en Siberio" de Karlo Stajner eĉ gajnis literaturan premion (OSIEK 2002). Krome li bone instruis je pluraj niveloj, ankaŭ en internaciaj aranĝoj. Laste sed ne fine, kun sia edzino li edukadis du gefilojn, efektive denaskajn esperantistojn, pri kiuj li (freŝa avo) prave fieras.

Lia duoble hibrida pozicio (de salajrato por plenumo de sia idealo, de dungito kaj dunginto samtempe) ne igis lian vivon tute facila. Krom la ordinare negativaj spertoj de enmigrinto en fremdlingva lando (malgraŭ esperanto kaj la kosmopoliteco de Parizo), ne ludis favore lia kroateco, malofte komprenebla kiel identeco en Francio antaŭ la Okdeknaŭa, kaj des malpli en medio influata de sennaciismo. La plej amara horo venis, kiam la financa krizo de SAT (prezidata de Jakvo Schram) trafis ĝuste lian laborpostenon.

El la franclingvia branĉo de SAT venis la drasta konsilo tuj maldungi por eviti la bankroton. En la interno de SAT tamen venkis la strebo garantii la plenan pension, danke al monkolektado sub formo de dumvivaj membrecoj (hazarde, preskaŭ neniu el la gvidantoj kotizis). Verŝajne ambaŭ sintenoj estis eraraj: gardi politikan idealismon kaj manaĝeran ekvilibron tamen eblus, laŭ tria vojo -- reteni la salajrulon ĝis la 64a aĝjaro kaj transdoni lin al la senlaboreca asekuro por la lastaj monatoj, tiel ŝparante kaj (preskaŭ) tutan jaron kaj la sumegon nun pagendan pro malprudento de la Plenum-Komitato (je la subskribigo de la kontraktoĉeso fare de Barkoviĉ).

La foriro de Kreŝimir Barkoviĉ el avenuo Gambetta (kie la kontoro transformiĝos al stokejo; cetere, nur duono de la surfaco laŭ la pariza kadastro apartenas al SAT) estas ankaŭ lia foriro el la esperanto-aktiveco: oni ne scias ĝis kiam; eble por ĉiam. Oni nur konscias, ke epoko fermiĝis; certe por ĉiam. Niaj sociologoj devus studi la lastan jardekon de ĉi tiu epoko: se SAT efektive mortus, ĝia bedaŭrinda paradigmo estus grandparte aplikebla por priskribe prognozi la fatalan katabolon de aliaj supernaciaj asocioj -- ĉu per- ĉu porlingvaj.

[HeKo 384 2-A, 5 mar 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0585 s s