Esperanta Civito

Komitatano Z pri la envolvo de UEA


"Priploras mi la fakton, ke UEA lasis sin esti trenita en la ludon. Ne sufiĉas deklaro, ke inter la celoj estas "propagando". Ne: ĉar, se oni volus propagandi nepre, ankaŭ politikaj temoj proponas mediojn de propagando. (...) Nu, tio konfirmas ke la "febro je oro" kaptis multajn. Feliĉe esperanto (mi dubas pri ĝia neŭtrala movado) transvivos."
Tiel amare Carlo Sarandrea, redaktoro ĉe Vatikana Radio, publike stampis la envolviĝon de Universala Esperanto-Asocio en la Izyumenko-kampanjo. Cetere, tiu febro ne kaptis la Esperantan Civiton.

Laŭ Komitatano Z en "La Ondo de Esperanto" 3:2009, UEA estis tamen pli prudenta: "... la Obama-kampanjo ricevis indulgan aprobon de Osmo Buller. Lia aprobo venis kun prokrasto, eble pro interna konsiliĝo pri ĝusta sinteno al la surpriza popola movado. Se tia konsiliĝo okazis, ĝi lerte solvis la dilemon. UEA ne ligiĝis al la kampanjo per estrara decido, sed la direktoro nur murmuris, ke plivastigo de la instruado de Esperanto estas statuta celo de UEA kaj do subteninda. Tion la kampanjistoj povis preni kiel oficialan apogon kaj la pli sobraj animoj kiel nuran konstaton."

Fundamentaj karakterizoj de sobra animo estas la objektiveco kaj sincereco. Tiajn havas s-ro Sarandrea, sed ne Komitatano Z. Ja Komitatano Z (kiu neniam kontraŭdiras la interesojn de la ĝenerala direktoro de UEA) mensogas: la Asocio estis plene envolvita, ĝis tioma grado, ke oni rajtus uzi mokan esprimon tre ŝatatan de d-ro Detlev Blanke en majo 2001 -- "ridindigi sin". Efektive kaj bedaŭrinde, UEA ridindigis sin. Sufiĉas legi la suban cirkuleron, kiu estas la spamaĵo de la jaro.

"(Petite de estrarano Ranieri Clerici  [vicprezidanto] ankoraŭ pli kampanji pri la afero, mi nun sendas la mesaĝon ankaŭ al la aliaj retpoŝtaj adresoj en la Jarlibro de UEA ol tiuj de la Delegita Reto. Se vi estas jam petita registri vian subtenon al UEA kaj al la ideo ke Esperanto estu instruata en usonaj lernejoj, kaj aparte se vi jam tion faris, bonvolu ignori tiun ĉi ripetan peton. Sed se vi ne faris, aŭ se vi interesiĝas kaj estas io alia kion vi povas fari helpe al la afero dum la nur unu tago ĝis la fino morgaŭ, la 15-an de januaro, tiam bonvolu konsideri (plian) partoprenon. En tiu ĉi momento la propono pri Esperanto staras nur dek voĉojn sub la unua en la kadro "Education", kaj lastmomenta mobilizo fare de la esperantistoj, plej bone kun lastmomenta helpo de kelkaj landaj asocioj kiuj ankoraŭ ne agis ĉi-rilate, certe eblas ke ĝi atingu kaj tenu la unuan pozicion en tiu grava kategorio, eĉ se ĝi fine ne estos inter la unuaj dek ĝenerale. Sed bonvolu tuj fari se vi volas fari entute, ĉar la fino -- denove, jam en ĵaudxo, la 15-a de januaro -- vere tujas. Dankon pro via atento, kaj bv. pardoni se vi jam ricevis tiun ĉi mesaĝon kaj/aŭ similajn antaŭe.)"

"Estimataj,
Multaj el vi jam scias pri eksterordinara aktiviĝo de la tutmonda esperantistaro lastatempe ĉirkaŭ propono de TEJO-aktivulo Oleg Izyumenko ĉe http://www.change.org/... , ke la nova usona prezidento Barack Obama agu por enkonduki Esperanton kiel unuan fremdan lingvon en usonaj lernejoj. Aperis kelkaj pravaj atentigoj pri unu-du pridubeblaj aspektoj de la propono -- precipe, ke la lerneja politiko en Usono estas determinata tre multe pli de la registaroj de la individuaj usonaj ŝtatoj ol de la nacia registaro -- sed UEA tamen rigardas la ĉi-rilatan agadon kiel rimedon por disvastigi Esperanton kaj do, ĉar tio estas Statuta celo de UEA, subtenas ĝin kaj kuraĝigas vin iri al la supra TTT-adreso kaj registri vian subtenon al la propono -- kiu, cetere, havas bonan ŝancon finiĝi inter la plej subtenataj el ĉiuj proponoj, kaj eĉ kiel la unua en la rubriko Edukado (Education)."


"Vi baldaŭ ricevos, krome, inviton de la koncerna TTT-ejo, Change.org, registri vian subtenon al UEA. Ties teksto estos, neeviteble, anglalingva, sed tre mallonga kaj mi tradukas ĝin tie ĉi: Universala Esperanto-Asocio has sent you a request (an invitation) to join their community on Change.org / Universala Esperanto-Asocio estas sendinta al vi peton (inviton) aliĝi al ilia [tiel] komunumo ĉe change.org // Click the link below to view this community. / Klaku sur la suba ligo por vidi tiun ĉi komunumon. // Se tiu klako ne portas vin rekte al la ĉefa UEA-paĝo (http://www.change.org/universala_esperanto-asocio), vi tamen povas atingi ĝin per plia klako sur "Nonprofits" (ne-por-profitaj organizajhoj) kaj meto de "Universala" en la serĉ-skatolon sekvate de return-klavo."

"Ni dankas al Henri Masson pro lia traduka klarigo pri la ĝenerala enregistriĝa proceduro ktp, kiun mi sube aldonas. Ni dankas ankaŭ al vi, pro via subteno kaj al UEA, kaj al la impone venkanta propono ĉe Change.org pri la instruado de Esperanto en lernejoj.
Kore salutas: Roy McCoy / CO de UEA"


[HeKo 384 4-A, 6 mar 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0597 s s