Esperanta Civito

Ekis la kvina kolekto de "Femina"

La 17a numero inaŭguras la kvinan jarkolekton de "Femina", kiu politike reprenas la temon "seksa perforto" de pli frua numero, precipe danke al la mesaĝo de sen. Chamberline Nguefack okaze de la 8a de marto 2009.

Dua fadeno tredita en la marta revuo estas arto: Perla Martinelli pri Miriam Makeba, ĵus mortinta en Italio, praktike sur scenejo; kaj pri Selma Lagerlöf, kies Nobel-parolado plektiĝas al analizo pri la kino inspirita de la sveda aŭtorino, kaj al la rezulto de la Berlina filmfestivalo, per kiu oni revenas al seksa perforto.

Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM, afable sed firme kontestas la mesaĝon de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, okaze de la Tago de la gepatra lingvo, specife la parton dediĉitan al feminismo.

Kontribuoj de Leen Deij ne mankas, certe kun ĝojo de Olga Kerziouk, kiu en februaro publike komentariis: "se iu volas legi tre bone pripensitajn, tre klare eldiritajn profundajn pensojn pri rajtoj de virinoj kaj la nuna situacio en diversaj landoj -- legu eseojn de nederlanda aŭtoro Leen Deij en la revuo "Femina".  Li priskribas sin ankaŭ proleta poeto, vidvo kaj patro de du tre amataj filoj, nederlanda feministo."

Maram al-Masri, Marcelle Deschamps, Lilli Giloteau x,  Klara, Etel Zavadlav ankaŭ kontribuis per tre interesaj tekstoj.

"Femina" estas posedata de Feminisma Esperanta Movado. Ĝin eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: sen. Perla Martinelli. Provekzemplero estas senpage mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 384 7-B, 15 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0731 s s 
  Total: 0.0879 s s