Esperanta Civito

Negativa rekordo de la UEA-membraro

La nombro de individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio en 2008 falis al 5.702, kun ronda perdo de kvin procentoj kompare kun 2007 (6.011). "Tio estas la plej malgranda nombro post la Dua Mondmilito. La antaŭa malrekordo estis 5.713 en la jaro 2002" publike rimarkis Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kiu plu komentariis:

"La neceso varbi membrojn estas vere brula. La evoluo estas alarma, sed ĝi ne estas senesperiga. La pasintjara nombro ja estas praktike sama kiel en 2002, sed post la tiama malpinto ni tamen sukcesis relevi la nombron super 6.000. Ĉu tio okazos denove aŭ ĉu ekde nun nia magia limo de la individua membraro estos 5.000, dependos en alta grado de la komitatanoj, kies devo estas konduti tiel, ke ili montras ekzemplon al ĉiuj aliaj."

Evidente la Buller-terapio ne plu efikas: UEA revenis al la situacio de la postzagreba krizo, kiam ĝuste Buller, Ertl, Kniivilä kaj aliaj formis tiun opozician ondon plurloke difinitan "bullerismo-kamaĉismo". Alarmite, la plej insultata fare de la interna opozicio en tiuj jaroj, nome la tiama prezidanto d-ro Renato Corsetti (kiu tamen redungis s-ron Buller en 2004) siavice komentariis:

"Estas klare al ĉiuj rigardantoj de la grafikaj linioj bildigantaj la membronombron, ke, preter hazardaj jaroj kaj hazardaj kialoj, la ĝenerala emo estas al malpliiĝo jam de jardekoj.  Se ni ne sukcesas ŝanĝi la situacion, ni lasos post ni nevivopovan organizaĵon, kiu ne plu havos rimedojn por la nuna administra aparato multe pli frue ol en 2050, kiam laŭ­ iuj profetaĵoj la Esperanto-movado estingiĝos. Tamen mi ne kredas je tiuj profetaĵoj, ĉar ĉiutage mi trovas novajn retajn esperantistojn kaj novajn lernant-amasetojn en landoj ekster Eŭropo, kie oni, tamen, ne povas pagi."

"Martin [Schäffer] remartelas kelkajn najlojn: a) La komitato en Byalistok decidu pri *Reta Membreco*. . .  b) ke oni enkonduku specialajn membrokategoriojn (ankaŭ Reta Membreco) por homoj kiuj ne volas ricevi gazeton kaj ne volas havi servon sed volas nur subteni la laboron pri Esperanto . . . "

"Por ke la komitato en Bjalistoko decidu, oni devas pretigi proponon. Tiu oni en la nuna momento povas esti nur la estrarano pri financoj
[Loes Demmendal]. Sed laŭ mia kompreno ŝi pensas laŭ­ aliaj linioj (ne pri pliigo de la membronombro sed pri ŝparoj pro sendado de reta revuo).  En ĉi tiu situacio la komitato ne povos decidi ion en Bjalistoko, krom forte rekomendi al la estraro pretigi tiun proponon."

"Se la subkomitato 1-a
[pri financoj] estus pli funkcianta, eble ankaŭ tiu estus vojo por premi je la estrarano pri financoj por pretigi proponon. Mi pretas dormi sub ponto en Bjalistoko, sed mi ne pretas dormi dum UEA malaperas."

Estas kurioze ke en UEA nur estrarano rajtas fari proponon al la komitato: kvazaŭ en "demokratio" nur la registaro rajtus fari proponon al la parlamento... En la Esperanta Civito estas inverse: la leĝodona branĉo proponas kaj voĉdonas, la ekzekutiva plenumas, la justica kontrolas laŭbezone (sed en UEA mankas arbitracia instanco).

[HeKo 384 9-A, 20 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0564 s s