Esperanta Civito

Renovigo de la Kortumo

La arbitracia instanco de la Esperanta Civito oficas laŭ dujaraj mandatoj. La nuna ĉesos fine de februaro 2010. Tial la Konsulo enskribis en la tagordon de la venonta Foruma sesio (Ĉaŭdefono, 11 aprilo 2009) la renovigon de la Kortumo. La Kortumon fakte elektas ne la Senato, sed la asembleo de la paktintaj establoj, do la Forumo. La nova mandato ekos en marto 2010 kaj ĉesos en februaro 2012, koincide kun la nova parlamenta mandato (la elektoj por la Senato okazos en decembro 2011).

El la nunaj kortumanoj, nur c-ano Jean-Jacques Lavanchy anoncis sian retiriĝon, pro malsano. Li membras ekde 2002, kaj kompletigos sian mandaton venontjare. Dum la nuna mandato li estis vicmembro, ghuste pro misfarto. Interalie c-ano Lavanchy redaktis la raporton el kiu originis la leĝo pri familia juro. La Kortumo fakte ne nur okupiĝas pri konfliktoj (feliĉe neniam estis konflikto ĝis nun), sed ankaŭ donas aŭtentajn interpretojn pri la normoj kaj helpas por la preparado de la Civita Kodo. 

La kvar elirantaj kortumanoj (tri membroj kaj unu vicmembro) estas aŭtomate kandidatoj por la nova mandato. Ili loĝas en tri malsamaj kontinentoj: Ameriko, Eŭropo, Oceanio; fakte mankas Afriko. Tial ke la baloto estas ankaŭ prokrastebla al la posta Foruma sesio, la limdato por kandidatigoj estas la tago antaŭ la ĉi-jara sesio, 10 aprilo 2009.

[HeKo 385 1-C, 21 mar 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0612 s s