Esperanta Civito

La tempo de liberiĝoj

Dudek tri literaturoj estas reprezentitaj en la 41a Internacia Verkista Renkonto (25-29 marto 2009 en Bled, Slovenio), oficiale inaŭgurita ĉi-matene fare de la slovena prezidento, Danilo Türk. La slovena ŝtatestro faris geopolitike tre interesan intervenon. La esperantan literaturon reprezentas sen. Giorgio Silfer, kiu hodiaŭ deklamos poemojn de Marjorie Boulton, nia kandidatino al la literatura Nobelo, okaze de internacia poezia vespero.

La ceteraj literaturoj estas: albana, aŭstra, bosna, kroata, ĉeĥa, franca, hungara, israela, japana, kosovalbana, makedona, norvega, palestina, portugala, romanda, rumana, skota, serba, slovaka, svisitala kaj romanĉa, triesta, ujgura; ĉeestas ankaŭ la amerika centro de verkistoj en ekzilo.

Poetinoj gravos en la morgaŭa tago, dediĉita al "Bildoj de virinoj en literaturo kiel vojo al paco". Sed jam hieraŭ, okaze de bonveniga vespero, elstaris la voĉoj de kvin slovenaj poetinoj: Maja Vidmar, Barbara Simoniti, Lucija Stupica, Barbara Korun kaj Neža Maurer. Same altnivela estis la gitaro de Dror Orgad, aŝkenazo kiu eminente ludas sefardan muzikon.

La aranĝo inkluzivas ankaŭ la jarkunvenon de la Pac-Komitato de PEN Internacia. En ĝia tagordo la israela-palestina konflikto, kun interesa propono de Zeki Ergas, el la Romanda PEN, kiun la esperanta publiko havis la ŝancon aprezi okaze de la geopolitika seminario en Ĉaŭdefono, aŭgusto 2007.

[HeKo 385 6-B, 26 mar 09]  

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0590 s s