Esperanta Civito

La bizara kombinologio de s-ro Larsen

Ni konis s-ron Jens Steengaard Larsen antaŭ ne multaj jaroj kiel ĝisostan ĉomskianon. Intertempe okazis ia lingvistika luksacio aŭ eĉ frakturo, ĉar li pli kaj pli skeptikas pri ĉio, tamen elmetante (same dogmece kiel antaŭe) interesan skemon. Lastatempe en publika (pub/lika) liberfolejo li klarigis ke:

"Kia estas la lingvo? Aŭ natura (N) aŭ artefarita (A).
Kie estas la lingvo? Aŭ en la individuo (I) aŭ en la socio (S).
Por kio estas la lingvo? Aŭ por esprimado (E) aŭ por komunikado (K).
Tio estas la tri fundamentaj lingvistikaj demandoj, ĉiu kun po du eblaj respondoj, do entute 2 x 2 x 2 sciencaj paradigmoj: NIE, NIK, NSE, NSK, AIE, AIK, ASE kaj ASK. Unu el tiuj estas la plej bona, tial la idea asociiĝo al ludmaŝino."

Evidente mankas liaj difinoj pri kio estas natura, artefarita, individuo, socio, esprimado, komunikado; do ne eblas diskuti pri la supra kombinologio, kiun cetere li ŝajnas opinii ne diskutebla. Sed en posta interveno li eltrovas praktikan aplikon por sia alternativoza skemo:

"Mi vidas unu bonan flankon de la [Esperanta] Civito: Ĝi devigas nin al teoria rigoro. Ĝi prezentas ASE kiel teorion pri Esperanto suplementan aŭ anstataŭan al ASK. Oni ne tro laŭdu siajn proprajn inventojn, tamen ŝajnas al mi ke (Larsen) ne nur elegante evidentigas la parencecon inter ASE kaj la faŝisma NSE, sed ankaŭ faciligas trovi alternativon al la intelekte bankrota ASK."

Laŭ la supra kombinologio (pardonu: "teoria rigoro"), la bankrota linio Artefarita-Socio-Komunikado referencus al finvenkismo, Artefarita-Socio-Esprimado referencus al raŭmismo, Natura-Socio-Esprimado referencus al etnismo, ekzemple al katalunismo.

Efektive s-ro Larsen respondis al demando de katalunisto, laŭnome Hector Alòs: "Kiun rilaton havas entute tio kun aprila ŝerco pri la [Esperanta] Civito?? Sed entute pri tio mi preferas muti: malkiel pluraj el la ŝercemuloj, mi preferas publike muti pri ĝi por ne furaĝi tiun klaŭnaĵon." Kaj tia stilo, ĉe Hector Alòs, vere aspektas faŝisme. Almenaŭ pri ĉi tio Jens Steengaard Larsen trafis.

[HeKo 386 8-A, 6 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0526 s s