Esperanta Civito

Natura katastrofo nuligas junularan festivalon

La itala urbo L'Aquila kaj la regiono Abruco estis frapitaj, frumatene la 6an de aprilo 2009, de katastrofa tertremo, kiu mortigis ĉirkaŭ tricent homojn kaj senhejmigis pli ol dudek mil homojn.

La okazaĵo kaŭzis, interalie, la nuligon de la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo, kiu devintus okazi en Giulianova (apud Teramo). La festivalejo estas uzata por loĝigi senhejmigitajn maljunulojn el la provinco de L'Aquila. IJF-teamo anstataŭigis la festivalon per volontula agado de kolektado de rimedoj tra la urbaj vendejoj. Jam dum la 7a kaj la 8a de aprilo, danke al la donemo de la Julianovanoj, Itala Esperantista Junularo kolektis ĉirkaŭ 500 kg da pastaĵo, 80 litrojn da lakto, 100 kg da tomatsaŭco, 200 kg da ladskatolaj manĝaĵoj, kaj rimedojn por infanoj, kiel ekzemple vindotukoj kaj homogenaĵoj.

Por ke ĉiuj, en kaj ekster Esperantio, povu oferti sian helpon al la frapita regiono Abruco, Itala Esperantista Junularo kaj Itala Esperanto-Federacio nun estigas bonfaran monkolekton kiu celas ekonomie helpi la rekonstruadon de la urboj trafitaj de la katastrofo.

La monkolekto, nomita "IEJ/IEF - HELPE AL ABRUCO", jam aktiviĝis, kaj ĉesos la 30an de aprilo 2009. La kolektatan sumon oni tiam transdonos al la itala Civitana Helpo-Organizaĵo. Pri la monkolekto oni detale rakontos, ekde la vespero de ĵaŭdo, la 9a de aprilo, per la paĝaro <http://iej.esperanto.it/>. Por sendi viajn kontribuojn: IBAN: IT84T0306234210000000932107, CIN: T, BIC/SWIFT: MEDBITMM, BANCA MEDIOLANUM (Basiglio), Federazione Esperantista Italiana - sezione giovani. Loko: Basiglio, motivo de la pago: "HELPE AL ABRUCO" .

Ĉiuj kiuj jam sendis antaŭpagon por la Internacia Junulara Festivalo 2009 en Giulianova, nuligita pro la neceso gastigi senhejmigitojn en la festivalejo, povas helpi nian monkolekton rezignante la redonon de la antaŭpago. Interkonsentu pri tio kun la kasistino de IEJ Elina Koryak (elina.koryak@gmail.com). Ĉiuj kiuj deziras ke sia nomo (aŭ plumnomo) estu publikigita en la paĝaron de IEJ, sendu al IJF-administranto Francesco Lorenzon (ijf.admin@esperanto.it) detalojn pri la donitaĵo.

(fonto: Informitale 147)

[HeKo 387 2-A, 9 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0768 s s 
  Total: 0.0923 s s