Esperanta Civito

Esperantio nun havas sian panteonon

Per la dediĉo de cenotafo je la nomo de Gaston Waringhien (1901[1916]-1991), kun la plena konsento de lia filino, hodiaŭ estis inaŭgurita la Esperanta Panteono, en salono L'Eplattenier, ĉe la urba kremaciejo en Ĉaŭdefono. Konstitucie la elektita dato, tiu de la forpaso de Ludoviko Lazaro Zamenhof, estas festotago en la Esperanta Civito: la tago en kiu oni honoras la esperantajn pionirojn.

La tuta Senato estis imponita de la digna beleco de la salono: "Ŝajnas ke ĝi atendis ĝuste Esperantion", komentariis la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey. "Tre pozitive, ke ekzistas neniu religia simbolo, kvankam oni kvazaŭ spiras intiman religiecon: ĉi tiu estus aŭtenta templo por la ateistoj", aldonis sen. Dieter Rooke. La vorton "templo" uzis ankaŭ la vickonsulo pri edukado, sen. Bertil Nilsson, menciante la fakton ke Zamenhof pensis pri la starigo de la unua hilelisma templo ĝuste en Svislando.

En sia festparolado sen. Nilsson rememorigis pri la motivoj kiuj kondukis al Lex Bertilia, pri la Esperanta Panteono. Krom la aludo al Zamenhof, indas transskribi la vortojn de André Cherpillod: "En tiu Panteono, la honora loko estos evidente rezervita al la nekontestata Majstro, doktoro Zamenhof (...) Ĉirkaŭ li, cenotafoj celebros la memoron de la gigantoj, kiuj situas rilate Esperanton, kiel situas Shakespeare rilate la anglan, aŭ Puŝkin rilate la rusan (...) Inter ili, bela loko estos rezervita al Gaston Waringhien, kiu situas en la vico de la kreintoj de nia lingvo".

Sen. Perla Martinelli estas la lasta persono kiu interparolis kun prof. Waringhien antaŭ lia morto, laborante en Parizo super la komuna traduko de "Dekamerono". Li estis ĵus aliĝinta al la Esperanta PEN, kvara membro post la tri kunfondintoj. Tial tute nature la Esperanta PEN iniciatis la proponon honori lin per cenotafo, kaj tute nature la Kapitulo komisiis ŝin pri la oracio, kiu aperos en "Literatura Foiro".

Ĉiĉeroninte pri la konstruo kiu gastigas la Esperantan Panteonon, la Konsulo emfazis la fakton, ke per ĉi tiu nova institucio plifortiĝas la poluseco de Ĉaŭdefono por la esperanta popolo.

[HeKo 387 9-C, 14 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0897 s s 
  Total: 0.1042 s s