Esperanta Civito

Simpozio pri homaranismo: la prelegaro

Scienca Instituto Zamenhof (agnoskita de la Esperanta Civito) komunikas la programon de la Simpozio pri Homaranismo, okazonta en Ĉaŭdefono 17-21 aŭgusto 2009, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista. Pliaj informoj estas peteblaj ankaŭ tra nia redakcio.

Lundon la 17an, post la inaŭguro, prelegos c-ano François Degoul (prezidanto de SIZ), pri "Homaranismo 1914-1917"; posttagmeze skribaj komunikoj kaj prelego de prof. Christer Kiselman (universitato de Upsalo), pri "La filozofia kaj religia idearo de Zamenhof, kaj la roloj de lingvoj en ĝi".

Mardon la 18an prelegos sen. Giorgio Silfer (universitato de Torino), pri "De 1901 al 2001: la homaranismo de Zamenhof, la sennaciismo de Lanti, la spirita sinkretismo de Privat, la raŭmismo de la Esperanta Civito"; posttagmeze prelegos sen. Perla Martinelli (prezidanto de la Esperanta PEN), pri "Inter cionismo kaj homaranismo: Edmond Privat kaj la palestina demando". Sekvos vizito en la loka sinagogo.

Merkredon la 19an prelegos sen. Walter Zelazny (universitato de Krakovo), pri "Verki biografion pri la homarano numero unu"; sekvos komuniko de c-ano Armando Zecchin (fakulo pri teologiaj temoj) pri la rilatoj inter homaranismo kaj romkatolikismo. Posttagmeze okazos duontaga ekskurso.

Ĵaŭdon la 20an matene skribaj komunikoj kaj prelego de c-ano Paolo Penacchio (fakulo pri politika historio) pri "Mazzini, Garibaldi kaj Zamenhof"; posttagmeze prelegos prof. Davide Astori (universitato de Parmo) pri "Homaranismo kaj Interna Ideo inter la hebrea kaj framasona tradicioj" aŭ pri "Internacia komunikado kaj libera penso: esperanto inter lingvistika kaj religia planado". Sekvos vizito en la loka framasona loĝio.

Vendredon la 21an matene forumo kun la partopreno de ĉiuj prelegintoj, pri ""Kulturi homaranismon: per kiuj iniciatoj kaj per kies rimedoj?", sub la prezido de sen. Bertil Nilsson (vickonsulo pri edukado). Libera posttagmeza programo.

Dum la vesperoj KCE proponos kinotekon, kun filmoj en rilato kun homaranismo kaj la hebrea demando.

KCE peras la mendojn de tranoktejoj kaj akceptas la antaŭpagojn por la manĝoj (en la najbara licea restoracio). La programkotizo mem estas 100,- svisaj frankoj au 70,- eŭroj (kun indicita rabato por tiuj kiuj havas la esperantan civitanecon).

[HeKo 388 6-B, 20 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0578 s s