Esperanta Civito

KEFR por lernejanoj: kiom kongruebla?

En la laborgrupo pri lernejanoj, kadre de la internacia konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE) okazanta en Galegio, ni havis la eblecon (nome de Kultura Centro Esperantista) intimiĝi al kelkaj ideoj pri la kongruigo de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR) kun la lingvotestaj bezonoj por infanoj en la deviga lernejo.

Efektive KEFR estas elpensita por adoltoj, kun aparta atento al enmigrintoj. Nek ĝenerale nek specife KEFR kongruas kun la lernejanaj bezonoj: unuflanke pro la celata aĝozono, aliflanke pro la celata lingvo, kiu por gastlaboristidoj ne estus parolata eksterlande, sed ja enlande.

Kongrueco inter KEFR kaj la deviga lernejo aperas pro la prioritato donita al la parola parto. Sed almenaŭ en Britio, kie la guruo de lingvometodiko por infanoj estas la skota Johnstone, tiu prioritato inklinas al ekskluziveco. Se fakte dum jardekoj la lingvolernado estis ankrita al la skriba kaj gramatika lertiĝoj, lastatempe oni pli kaj pli glitas al la mala ekstremo: kun la paradokso ke, se hieraŭ la lernejo riskis forĝi amason da surde-mutaj skribantoj, hodiaŭ ĝi riskas produkti amason da analfabetaj parolantoj, rilate al fremdaj lingvoj.

Ni estas aparte scivolaj pri la rezultoj en la lernado de lingvoj kun aliaj alfabetoj (unuavice, por Eŭropo, la cirila kaj la greka), aŭ eĉ kun forta seksismo: mi ja konas pli ol unu okcidentanon, pri kiuj japanoj esprimis drastan malestimon, ĉar "anstataŭ paroli kiel ĉiuj la anglan, li parolas la japanan kiel virino" (fakte ili lernis ĝin el la hardvare virina varianto parolata de la respektivaj edzinoj).

Scivolaj ni estas ankaŭ pri la elparolo de la instruisto, tio estas la unusola modelo, praktike. Ekzistas koleginoj kun aĉa regiona akĉento en sia itala lingvo, kaj eventuale pli akceptebla en la angla kaj franca. Sed ni dubas: István Szerdahelyi ridis, rakontante pri rusa lernejo kie la instruistino pri la germana korektadis la elparolon de <fünf>: "Ne diru fUnf, diru fJUnf"...

Estas grandaj do niaj rezervoj pri la nuna evoluo de la lingvoinstruado kaj -testado, almenaŭ en Anglio. Alia parodokso, por lando kiu, ekde la frumezepoka Alfriko kaj lia paralela skemo ("Bonus vir est Robertus") ĝis Linguaphone en la 1930aj (en esperanto kun la bedaŭrinde iom franceca voĉo de Edmond Privat), estis daŭre avangarda en la glotodidaktiko.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 388 9-B, 23 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0619 s s