Esperanta Civito

Roterdamo implice sin kulpigis

"La prezoj por loĝigaj kaj ekskursaj servoj lige kun la 94a UK en Bjalistoko estas malaltigitaj kompare kun tiuj anoncitaj en la Dua Bulteno. Pri la malpli altaj prezoj profitas ankaŭ­ tiuj kongresanoj, kiuj jam faris siajn mendojn, ĉar ili rericevos la prezdiferencon. Ankaŭ­ estas prokrastita la limdato, ĝis kiam eblos mendi. La nova dato estas la 13a de majo."

La supra gazetara komuniko atingis hodiaŭ la redakciojn, el la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝin akompanas cirkulero de la Konstanta Kongresa Sekretario, kie li "ĝojas informi, ke UEA atingis malaltigon de la prezoj de hoteloj kaj ekskursoj por la UK en Bjalistoko", sen klarigo pri la partnero(j) kiu(j) cedis pri la jam interkonsentitaj prezoj. Tio egalas al implica agnosko pri la plena respondeco de Roterdamo rilate la skandale altan tarifaron kaj implice forviŝas la suspektojn de sur la polaj esperantistoj.

Estas rimarkinde ke UEA repagas neniun kongreskotizon, eĉ ne kreditigas la koncernan sumon por alia el siaj servoj, kaze ke la kliento rezignus partopreni en UK (eĉ se kun kelkmonata fruo).

La retropaŝo evidente okazis pro la kreskanta protesto en la Komitato de UEA, kie aparte laŭtis la voĉoj de Yves Bellefeuille, Brian Moon, Martin Schäffer, Augusto Casquero, Edvige Tantin Ackermann. La estraranoj aŭ silentis aŭ defendis la Centran Oficejon (tiele prezidanto Dasgupta kaj estrarano Vergara). Tio ŝajnas montri ke en la sendemokratia strukturo de UEA oni evoluas de la kontrasto inter la burokrata aparato kaj la Estraro (kun alternaj rezultoj: venko de la oficistoj 1995, malvenko en 2001) al tiu inter la burokrata aparato kaj la Komitato (fakte: reprezentantoj de landaj asocioj, ĉar la B-komitatanoj aŭ silentis aŭ nerekte apogis la burokratojn, kiel en la kazo de István Ertl).

[HeKo 389 5-A, 5 maj 09]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0557 s s