Esperanta Civito

Embaraso pri la sorto de Greziljono

Granda embaraso pri la sorto de Grésillon en Francio, okaze de la asembleo de la kooperativo posedanta la kastelon, sabaton la 16an de majo 2009. Fakte oni ne scias ĉu ankoraŭ vere posedanta: laŭ leĝo de 2001, la societo devintus enskribi sin ĉe komerca registro; ĉar tio ne okazis ene de unu jaro, la societo fariĝis jure ne ekzistanta.

Verdire ne ŝajnas ke la francaj aŭtoritatoj aparte zorgis por averti la greziljonanojn, ĉar pri tiu normo oni rimarkis nur ĉi-jare. Se vere la kooperativo ne plu ekzistas, aŭtomate nuliĝas kaj ĝiaj pasivoj (interalie la ŝuldo pro miloj da kooperativaj akcioj) kaj ĝiaj aktivoj (la kastelo kun la bieno). Kiel eliri el tiu absurda situacio?

Ŝajnas ke la (senprezidanta) Komitato ne scias kiel elturniĝi, ankaŭ ĉar ĝin karakterizas oftaj kaj akraj internaj konfliktoj. Ili manifestiĝis ĉe la Asembleo, interalie per la laŭtlegado de internaj retmesaĝoj, sojle de la persona insulto. Bedaŭrinde ĉio pasis en la franca (ĉu Greziljono ne estas transnacia kulturdomo?), do eĉ ne eblis lerni fivortojn aŭ simile sukajn esprimojn. Al kelkaj restis nur la elekto foriri, iom naŭzite: des pli ke, post kvarhora debato, je la sesa vespere oni eĉ ne finis trakti la duan tagorderon.

Pozitiva noto tamen estas: jam de 2008 reaperadas "Kulturaj Kajeroj", la gazeto de la kastelo, per la redakto de Dominique Bertrand. Ĝis nun estis eldonitaj entute kvin numeroj.

[HeKo 391 2-A, 18 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0612 s s