Esperanta Civito

Sepa Naturamika Semajno de KCE

La sepa Naturamika Semajno (NAS) organizita de Kultura Centro Esperantista okazos en Grindelvaldo/Grindelwald, 2-9 aŭgusto 2009, kun alveno la 2an vespere kaj forveturo la 9an matene. Temas pri la unusola naturamika semajno en Esperantio, de post la morto de TANEF kaj la sinmortigo de la gazeto "La Migranto" en 2006.

La celo de la semajno estas ekskursoj en la plej pitoreska angulo de la svisa Alpoj (eble de la Alpoj entute), interalie kun la glaĉero de Eiger kaj la fama Jungfrau, en flaŭre kaj faŭne interesa regiono. Ne necesas alpmigrada profesieco, sed jes kutimo je marŝado kun tornistro sur montaro.

La aliĝo al NAS kostas 50,- svisajn frankojn, la restado en naturamika domo (tranoktado en dulita ĉambro, matenmanĝo, vespermanĝo) entute 490,- frankojn por la tuta semajno. Tiu sumo ne inkluzivas la trinkaĵojn kaj la veturkostojn. Limigita nombro da aliĝoj: maksimume dek. Pliaj informoj tra KCE aŭ nia redakcio.

[HeKo 391 3-B, 21 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0568 s s