Esperanta Civito

Gary Mickle pri la Esperanta Civito


La interesa intelektulo Gary Mickle, usonano vivanta en Berlino jam kvardekon da jaroj, kaj aktiva precipe en SAT-medio, antaŭ dek tagoj publikigis koncizan analizon sub la titolo "Ne plu movado, ne plu strategia akordo". Mickle priskribas la nunan Esperantion tiele:

"La imagoj pri la destino mem de Esperanto disiĝis unuj de la aliaj, tiel ke troviĝas nun tri strategiaj ĉefdirektoj:

a) la finvenkisma: Kio restas de ĝi, iĝis pli kaj pli kasandrisma, premisanta, ke la mondo vekiĝos kaj enkondukos Esperanton, kiam ĝi rimarkos, ke nur Esperanto kapablas savi la homaron de iu imagata katastrofego – jen "lingvo-Ĉernobilo", malapero de la lingva diverseco aŭ entute de la kultura diverseco sur nia planedo, se Esperanto ne ŝirmos la malgrandajn lingvojn kontraŭ la rabobesta vorado de la angla, jen kolapso de la EU, se Esperanto ne fariĝos la "eŭropa identec-lingvo".
b) la hobiisma: Ĝi rezignas pri socipolitikaj celoj kaj traktas Esperanton kiel vivriĉigan libertempan okupiĝon de unuopuloj, kiuj decidas lerni ĝin por havi "amikojn en la tuta mondo" aŭ pro similaj kialoj.
c) la en larĝa senco raŭmisma: Ĝi traktas la esperantistan komunumon kiel homar-utilan portanton de iu specifa, ne nur en la Esperanto-komunumo grava idearo. La Manifesto de Raŭmo diris ĝin jene: "Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran."


La tri ĉefdirektoj estas interesaj. Mickle daŭrigas esprimante severe negativan juĝon pri la unuaj du ĉefdirektoj, dum pri la tria li ŝajnas skeptika, kaj li tiel konkludas sian mediton:

"Strategioj konformaj kun la raŭmisma ideo pri "io por diri" povas inspiri unuopulojn aŭ grupojn, sed ne povas ĝeneraliĝi, ĉar ĉiu el ili necese havas sian politikan specifon, plaĉan al iuj kaj abomenindan por aliaj. Konata estas la mikronaciisma vizio de G. Silfer kaj kelkaj pliaj Civitaj altranguloj, kiu estas agordita kun la ofte renkontata identiĝo de partoj de la Esperanto-komunumo kun malgrandaj etnoj. Laŭ tiu vizio, etaj diasporaj lingvokomunumoj devus ricevi specialan internacijure bazitan suverenan statuson, kaj la esperantistoj devus avangardi en la strebado al tio. Eĉ en la [Esperanta] Civito mem ne ĉiuj entuziasmas pri tio. Kontraŭpolusa ideo estas tiu, ke ĝuste Esperanto-parolantoj estu anticipantoj de estonta postetna (se uzi modernan terminon) mondo, ideo aperanta diversforme ĉe Zamenhof, Lanti kaj la sennaciistoj de la nuntempo.

Ne estas verŝajne, ke iu ajn el la senlime multaj eblaj "raŭmismaj" strategiaj ideoj heredos la rolon de la videble jam kaduka finvenkismo. Praktike ne eblas, ke ĉiuj konsentu pri unu el ili. Certe aperos ankoraŭ pliaj, kiuj varbos adeptojn. Verŝajne la kadukiĝo de la finvenkismo kuntrenos la kadukiĝon – pro kreskanta maleblo realigi ĝin – de la ideo esprimita en la UEA-devizo: "Unueco estas forto".


Ni ŝatus komentarii la tekston de Gary Mickle. La ideo laŭ la linio Zamenhof-Lanti (homaranismo-sennaciismo) ne aktualas en la "sennaciistoj de la nuntempo": li povas trankvile enskribi la nunan SAT-medion (kompreneble kun esceptoj, inter kiuj Mickle mem) en la ĉefdirekton finvenkisman. La lastaj du prezidantoj de SAT mem difinis sin publike "finvenkistoj". Kaj fakte la SAT-medio praktikadas pli-malpli nekonscie specon de vehikla finvenkismo: al la fina venko pere de la laborista klaso; same vehikla kiel la slogano "al la fina venko pere de la romkatolika eklezio".

Granda proleta poeto, kiu certe situis en la linio Zamenhof-Lanti, nome Emeriko Baranyai (1902[1925]-1961), longe antaŭ sia morto versis "Popol' ni estas, ne movado nura", el kiu fontas kanto tre ŝatata en la Esperanta Civito. Notu bone, ke li parolis pri popolo, ne pri etno. Kaj fakte senti sin popolo ne signifas senti sin etno. Etno implicas komunajn elementojn de sango kaj de origino, kiuj ne necesas por distingi popolon. Bela frazo de J. E. Renan, kiu multe plaĉis al Edmond Privat (glosinta ĝin kiel taŭgan por la esperantistaro), pli-malpli asertas: "kio igas popolo aron da homoj, tio estas la rememoro pri la kuna faritaĵo kaj la strebo por  kuna farotaĵo". En tio ne estas mikronaciisma vizio, sed tute alia koncepto pri la kolektiva identeco. Temas pri esence volontisma percepto pri la homa naturo, kiu kapablus mem forĝi sian destinon, kaj elekti komunan destinon (en nia kazo) pro la libera elekto de komuna transnacia lingvo. Mickle devus esplori la kvardimensiecon de naciismo-internaciismo-transnaciismo-sennaciismo, anstataŭ kontentiĝi per la dudimensia kontraŭmeto naciismo-sennaciismo.

Feliĉa estas la intuicio de Mickle pri plureco de pensoskoloj en la raŭmisma kadro: kaj tiu plureco realiĝas ĝuste en la Esperanta Civito, per almenaŭ tri politikaj programoj kaj tri kandidatlistoj, kiuj ĉiuj reprezentiĝis en la nuna Senato. La devizo "Unueco estas forto" ĉe ni povus fariĝi "Plureco estas bono".

[HeKo 392 2-A, 3 jun 09]

Andreas Künzli komentarias:

Laŭ mi, post 1989, reale restis nur b) hobiisma, ĉar unue laŭ mia scio neniu (serioza) ŝtato plu subtenas Esperanton (krom eble okaze de UK kaj aliaj Eo-aranĝoj en turisma propagando, sed tio ne signifas, ke oni idee subtenas Esperanton), do la profesia nivelo forfalis, due la du aliaj opcioj estas teorio, idealigo kaj mito. Kvankam en enketo inter la UEA-delegitaro antaŭ kelkaj jaroj la plimultaj samideanoj kredis je a) aŭ konsideris inde kredi je ĝi. Mi komprenas tiun vidpunkton, kvankam mi mem ne kredas je la fina venko de Esperanto.

[La strategia ĉefdirekto] c) vershajne ne ekzistas, aŭ estas intelekta fikcio, aŭ estas Wunschdenken, ĉar mi pensas ke ni havas nenion (aŭ tre malmulte) kulture originalan kaj internacie valoran por diri... Kaj la plej malbona estas: ni ne kapablas ĝin montri.

Eble estas paradokso tion konstati, sed verŝajne la plej reala utopio por la teorio de la Internacia Lingvo restos la finvenkismo. Ĉar sen ĝi oni tuj povus forgesi la ideon de IL. Hobiismo kaj raŭmismo estas nur du eblaj praktik-modeloj de aplikado de tiu ideo. Hobiismo estas la modelo por la amaso (Zelazny dirus plebo), raŭmismo por iuj intelektuloj. Jen ĉio. Io alia ne ekzistas.

La redakcio respondas:

La raŭma vojo kondukis al la kultura kresko de Esperantio, sed ekster la finvenkisma tendaro. Ekzemple la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo estas rezulto de raŭmismo. Same estas rezulto de raŭmismo la agnosko pri esperanto kadre de la lingvotesta sistemo. Ene de tiu kultura kresko estas rimarkinda la progreso kaj la fondo de periodaĵoj, kiel "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto", "Femina".

Sed sendepende de la sukcesoj trafitaj de la raŭmistoj, kaj sendepende de la ankaŭ kvanta kresko de la Esperanta Civito (pri kiu s-ro Künzli neniom konscias), unu grava punkto estas por ĉiam konsiderinda: la Pakto proponis novan organizan modelon por Esperantio. Tiu modelo povas ne plaĉi (sed malofte, kaj neniam se temas pri s-ro Künzli, aperas konkretaj kontraŭargumentoj), tamen ĝi estas la sola ĝis nun proponita. Kaj ĝi funkcias.

Ken Miner komentarias:

Mi mem ne ismumas, sed ŝajnas al mi, ke la [Esperanta] Civito ne vere estas plureca; el ties tri programoj kaj kandidatlistoj, du estas maldekstraj (klasbatala kaj neklasbatala laŭ mia kompreno), do 2/3-a garantiebla majoritato. Iu spritulo iam observis, ke nuna "plureco" gaje bonvenigas ĉion, kio konformas al la regantaj normoj de plureco. Ŝajne tielas.

La redakcio respondas:

Laŭ kvanto la plurecon garantias la fakto ke ezistas pli ol unu partio, kaj pli ol unu kandidato por la sama posteno: ne necesas multaj, jam dualo estas ene de pluralo, ne de singularo. Laŭ kvalito la plurecon garantias la respekto de la majoritato por la minoritato(j): la majoritato estu la unua defendanto de la rajtoj de la minoritato(j). Ambaŭ garantioj situas en la Esperanta Civito, neniu el ili en UEA kaj en SAT.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0628 s s 
  Total: 0.0766 s s