Esperanta Civito

Universalaj Kongresoj en 2011 kaj 2012


Okazos en Eŭropo la kongreso de Universala Esperanto-Asocio por 2011, kaj en Azio tiu por 2012.

Laŭ informo de Pedro Hernández, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, "Madrido kandidatiĝos por organizi UKon en 2011. En UEA oni jam atendas la oficialan inviton. Kiel kurioza detalo, la unuaj demarŝoj ne estis flanke de HEF, sed de la urbodomo de Madrido mem, kiu unue kontaktis UEA kaj poste nin en februaro, kaj, post kunveno kun la respondeculoj pri organizado de kongresoj kaj taksado de diversaj flankoj de la afero, ni decidis antaŭeniri." Eblas ke el alia eŭropa lando venos invito por tiu 96a UK, sed probable ne el Slovakio, kie gastos samjare la 9a Eŭropa Esperanto-Kongreso. En Madrido UEA kongresis jam en 1968, sub la alta protektado de ĉefgeneralo Francisco Franco.

El Azio venis jam du invitoj por la 97a UK. Hanojo ĵus ricevis la viziton de la ĝenerala direktoro de UEA, kaj ĝi ŝajnas en avantaĝo kompare kun la konkurenca urbo Busan en Koreio. Laŭ Nguyen Van Loi, prezidanto de Vjetnama Esperanto-Asocio, en Koreio povus okazi samjare la TEJO-kongreso. En 1994 UK disvolviĝis en la korea ĉefurbo Seulo.

La unua Universala Kongreso en Ruslando, pri kiu moskvanoj esperis antaŭ ne longe, probable okazos ne antaŭ la centa datreveno de la morto de Zamenhof, se entute ĝi okazos. Eĉ pli fora ŝajnas la realigo de la revo de Luìs Cordoba pri UK en Meksiko.

[HeKo 392 3-A, 4 jun 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0558 s s