Esperanta Civito

Monda Tago de la Medio 2009

La Monda Tago de la Medio estis lanĉita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1972 inaŭgure de la Konferenco de Stokholmo pri la Homa Medio. Ĝi estas celebrata ĉiujare je la 5a de junio, kiel la ĉefa rimedo de UN por sentemigi la ĝeneralan opinion pri la medio kaj por promocii politikan agadon.

La celaro estas: doni homan vizaĝon al la mediproblemoj; persvadi la popolojn pri daŭrebla kaj egalrajta disvolvo; defendi la partnerecon kiu garantios al ĉiuj nacioj kaj popoloj ĝui pli sekuran kaj prosperan futuron. Partnereco kun UNEP (Projekto de Unuiĝintaj Nacioj por la Medio) signifas ke subjekto de internacia juro lanĉas kampanjon kongruan kun la celaro: ekzemple tion faris Meksiko, per sia kampanjo por unu miliardo da arboj.

La temo de la ĉi-jara Monda Tago de la Medio estas "Via planedo bezonas vin: unuiĝintaj kontraŭ la klimata ŝanĝo". Ĝi interalie anticipas la baldaŭan konferencon de Kopenhago por la konvencio pri la klimataj ŝanĝoj.

La konscio pri la mediprodektado profunde karakterizas la novan Esperantion, se konsideri ke ĝuste la Verda Listo, kuplita al la programo de la Nova Maldekstro en Esperantio, gajnis ĝis nun en la baloto por la Senato de la Esperanta Civito. Pli specifa estas la intereso ĉe la malnova Esperantio, kiu jen enfokusiĝas al pacifismaj zorgoj (kiel la batalo kontraŭ minoj kaj grapolbomboj) jen al la lingvaj rajtoj (kvazaŭ la lingvoj estus specioj kies estingon oni devus preventi). Kompreneble ambaŭ temoj apartenas ankaŭ al la Nova Maldekstro, kaj al la tuta Esperanta Civito, laŭ la volo de la voĉdonintoj. Sed ni pledas por plena ekologiismo, kaj ne por segmento pri kiu esprimi fakan (se entute fakan) batalon. Al tiu direkto iras la esperantigo de la filmo de Al Gore, ekzemple. Sed eĉ tio ne sufiĉas.

Tio ne sufiĉas, ĉar tio simple spegulas nur instrumentismon en la koncepto pri nia lingvo ene de la socio. Necesas kvalita kresko de la mediprotekta konscio ene de la esperanta kulturo mem. Tio ne embarasu nin: kia estas la stato de tiu kresko en la nacilingvaj literaturoj, ekzemple? En poezio mem, post la granda romantika epoko, preskaŭ perdiĝis tiu rilato kun la naturo -- ne hazarde en la lulilo de la romantiko, Germanio, naskiĝis la verdula fenomeno, kongrue kun ia lirika subtavolo kiu ĉiam efikis al la germana popolo. Nia intelektularo, nia verkistaro devas labori por tiu konscio, evidente laŭ aktualaj formoj, ĉar ni ne plu vivas en la romantiko.

(Giorgio Silfer, konsulo)

[HeKo 392 4-C, 5 jun 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0517 s s