Esperanta Civito

Unua kunveno de KALiFo en la nuna mandato

La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) kunvenis hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, sub la prezido de c-ano Marc Hiltbrand. La ĉefaj punktoj en la tagordo estis la financa situacio, la 11a Trijara Laborplano (TLP), la kontrakto kun Fonduso Pro Esperanto (FPEF).

KALiFo prokrastis je unu monato la aprobon de la financa raporto, atendante la lastan kontrolon de la revizoroj: la prezidanto decidos chu rekunvoki KALiFon, aŭ simple organizi baloton perkoresponde. Ĝi aprobis la modifojn en la kontrakto kun la Civita banko, tiel ke FPEF estas nun mandatita ankaŭ pri la proprieto nomata Elfonesto.

Por la 11a TLP KALiFo aprobis la celojn kaj projektojn de la produktado, en la periodo 2009-2011. La eldonado de periodaĵoj restos la ĉefa aktiveco de la kooperativo: ĝi eĉ spertos ekspansion, per la aprobo de la projekto pri nova revuo, krom la nunaj tri. Tial ke la projekto bezonas ankoraŭ kelkajn skribajn konfirmojn, definitiva informo aperos publike nur fine de aŭgusto.

La 11a TLP inkluzivos la titolojn de la librofako kaj de la diskofako ankoraŭ ne realigitajn. Apud ili reliefas la eldonaĵoj ligitaj al la bezonoj de la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito. C-ino Mariola Jobin, estrino de la kongresfako, klarigis la celojn de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto kaj la nunan staton de la preparoj.

[HeKo 393 6-B, 20 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0537 s s