Esperanta Civito

Letero al Kofman

El la letero de Lazaro Ludoviko Zamenhof al s-ro Abraham Kofman en Odeso, 28 majo 1901

Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen sufiĉe instruita de la sperto mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, kaj tamen... rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus, nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon "eliros el la modo", ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo Internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t. e. sen kreo de neŭtrala popolo.

*  *  *
La supra letero estis respondo de Zamenhof al juda esperantisto, kiu estis ricevinta la ruslingvan broŝuron "Hilelismo" (Varsovio, januaro 1901), kie Zamenhof, sub la pseŭdonimo Homo Sum, interalie skribis:
Estas vero, ke el fikcia popolo, donanta al siaj anoj nenian apogilon, ĝi transformiĝos en realan popolon, en efektivan, ligitan inter si per realaj ligiloj fratan familion; sed samtempe ĝi el popolo genealogie-loka transformiĝos en popolon idean, neŭtrale-homan. Tiu ĉi popolo havos en si nenion teritorian, ĉar dissemitaj tra la tuta mondo ĝiaj anoj havos ĉiu sian naturan patrujon; la religio de tiu ĉi popolo havos nenion komunan kun la teritorio, kun ia tribo aŭ gento, sed portos karakteron neŭtrale-homan, kaj ĉiu deziranta, de kiu ajn origino li estus, havos eblecon aparteni al ĝi; la lingvo de tiu ĉi popolo al neniu estos fremda, heredo de fremdaj prauloj, ĝi estos neŭtrale-homa.
 
Tiun vidpunkton de Zamenhof atestas ankaŭ aliaj dokumentoj, ekzemple la letero 2 oktobro 1905 al pastoro Schneeberger, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, kie oni legas:
La kreado de malgranda neŭtrale-homa popolo, en kiun iom post iom povus enverŝiĝi kaj solviĝi ĉiuj popoloj de la mondo, estas la tuta celo de mia vivo. La esperantismo estas nur *parto* de tiu ĉi ĝenerala ideo. Sed por ke la ĝenerala ideo (kiun multaj esperantistoj certe ne volos akcepti) ne malhelpu la aferon *esperantan*, tial mi ne ligos ĝin kun la esperantismo, sed mi proponos en la [Ĝeneva] kongreso, ke ni kreu inter ni *sekcion* de esperantistoj-"homaranoj".

Kaj el la preskaŭ samdata letero de Zamenhof al Javal, 24 septembro 1905:
Tiu ĉi malgranda popoleto, kiu havus sian konstantan kulturan centron en unu el la urboj de la neŭtrala Svisujo, prezentus fundamentan grupon, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da homoj el ĉiuj nacioj kaj estus la komenco de la estonta lingve kaj religie unuigita homaro.

*  *  *

Laŭ Zamenhof, Lingvo Internacia (aŭ neŭtrale-homa) estas unuavice la lingvo de la homaranoj. Homarano ne ekestas pro familia (ius sanguinis) aŭ teritoria deveno (ius soli), sed pro religia elekto (ius fidei) kombinita al lingva elekto (ius sermonis).

Bulonjo 1905 ne ekskludis ke la esperantistaro povas evolui ĝis nova popolo, sed ĝi specife insistis pri pragmataj celoj. Raŭmismo reprenas la internan ideon de Zamenhof, privilegiante la lingvon kiel unusolan koherigan kaj identigan faktoron, surbaze de la dume disvolvita kulturo en tiu lingvo. Tial en la Esperanta Civito ne ekzistas la ius fidei, sed firmiĝis la ius sermonis.
Esperanta Civito