Esperanta Civito

Nova rekordo en Togolando

En junio 2009 ankaŭ gelernantoj de Institut Zamenhof trapasis du ekzamenojn ŝtatajn en Togolando. La 29an de junio 2009 la rezultoj estas proklamitaj.

En la lasta klaso de la elementa nivelo estas 25 gelernantoj. Ĉiuj sukcesis. Ne tiel estas por la gelernantoj ĉe la kvara (lasta) klaso de la duagrada nivelo. Tie ĉi estis 48 kandidatoj, kaj 46 sukcesis. Dum la procentaĵo de la elementa nivelo estas 100%, tiu de la duagrada estas 95,83%.

Jam kvin jarojn Institut Zamenhof estas unu el la lernejoj kun tre bonaj instrulaboroj en Togolando. La lernado de esperanto en la lernejo kvazaŭ pli lertigas la gelernantojn.

Eblas subteni la infanojn pere de Fonduso Pro Esperanto: tutjara lernado kostas ĉ. 80 svisajn frankojn (aŭ 50 eŭrojn).

(fonto: TIETo)

[HeKo 395 1-B, 2 jul 09

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0628 s s