Esperanta Civito

Detala EDE-rezulto en Francio

Okaze de la lastaj elektoj por la EU-Parlamento praktike la sama nombro da francoj partoprenis la baloton, kompare kun 2004: 17.218.974 anstataŭ 17.169.034. Sed pro la kresko de la voĉrajtantoj (44.282.679 anstataŭ 41.510.298) la procento de la partoprenantoj malkreskis: 38,88% anstataŭ 41,36% de 2004.

La partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto ricevis entute 29.263 voĉoj, kontraŭ 25.279 de 2004: do 0,17% kompare kun 0,15% de 2004. La kreskon parte klarigas la fakto, ke E-D-E havis listojn en ok regionoj anstataŭ sep, kaj ĝuste en la oka (transmaraj teritorioj) ĝi estis aparte sukcesa, per sume 0,44%. La plej "esperantista" loko en Francio estas la antila insulo Saint-Martin, kun 1,58% de la esprimitaj voĉoj, sekvita de Nova Kaledonio kun 0,96%.

En Eŭropo mem E-D-E registris grandan regreson en Francilio, do en la ĉefurba areo, kie ĝi sinkis de 5.789 voĉoj (0,21%) al 3.304 (0,12%). Ankaŭ la plej sukcesa regiono en 2004 (Okcidento) regresis de 0,24% al 0,20%, tamen gardante la unuan lokon en la interna klasifiko, kune kun la kompense progresinta Centro (0,20% anstataŭ 0,15%). Stazo en Sud-Okcidento (0,16% kontraŭ 0,15%) kaj Okcidento (0,17% kontraŭ 0,19%). Rimarkinda kresko en Sud-Oriento (la regiono de Christian Garino): de 0,09% en 2004 al 0,15% en 2009.

Efektive la sola kiu pravus tosti per ĉampano estus E-D-E en Nord-Okcidento (kun Bretonio kaj Normandio): de 799 al 4.677 voĉoj, de 0,03% (plej magra rezulto en 2004) al 0,19% nun. La ĝenerala kresko kompare kun 2004 ŝuldiĝas precipe al tiu ĉi regiono.

La rezultoj de la baloto ne povas krei entuziasmon ĉe E-D-E, sed ankoraŭ ne kondukas al kapitulaco. Indas tamen rimarki, ke en kelkaj regionoj la ĉefkandidato ne estis EDE-ano, sed apartenis al alia, "parenca" partieto; kaj ke la landa asocio de UEA ĉi-foje ne evitis kunlaboron, kiel en 2004, sed subtenis diversmaniere. Fine, la tro magra rezulto en Germanio ŝajnas indiki, ke la tuta fenomeno restas karakteriza por Francio, kvazaŭ ne eksportebla.

Eventuale la rezultoj sugestas al propagandistoj investi pli da energioj por instrui esperanton en la transmaraj teritorioj, precipe en Antiloj kaj Nova Kaledonio, kaj malpli atenti la ĉefurban areon. Tiu ĉi ŝajnas la plej klara indiko el merkatika vidpunkto.

(fonto: Normanda Bulteno, Henri Rousseau)

[HeKo 396 2-A, 13 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0602 s s