Esperanta Civito

Le Monde diplomatique presita en Bulgario

Danke al LF-koop, la papera eldono de "Le Monde diplomatique en Esperanto" estas hodiaŭ presita en Bulgario. La stabo de LF-koop okupiĝas ankaŭ pri la dissendo. Temas pri speciala eldono okaze de la Universala Kongreso en Bjalistoko, kun polikromio en la unua kaj lasta paĝoj.

Honduro, Usono, Eŭropa Unio, la monda financa krizo estas nur kelkaj el la temoj, traktataj de pluraj redaktistoj, foje originale en esperanto, se ekzemple la aŭtoro estas Vilhelmo Lutermano, la ĉefredaktisto. La tradukojn li rekte faras aŭ kunordigas, kun la helpo de kunlaborantoj en Monda Asembleo Socia.

MAS estas asocio fondita en 2005 de esperantistoj kiuj, inspiritaj de la artikoloj de la gazeto "Le Monde diplomatique en Esperanto" volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi. MAS produktas ankaŭ interesajn librojn, ofte sociologie markitajn de klasbatala tendenco, sed ne nur: ekzemple ĝi eldonis la tekston "Esperantujismo" de c-ano Koffi Gbeglo, kaj la tradukon de la novelo "Aline", de la fama romanda verkisto C. F. Ramuz.

[HeKo 396 4-B, 15 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0540 s s