Esperanta Civito

EFEN kondolencas pro Helga Farukuoye

Mag. Helga Farukuoye (denaska esperantistino) mortis en sia 67a jaro, 12 julio 2009 en Vieno, post longa malsano.

En 1975 ŝi edziniĝis al niĝeriano, kaj en nia ŝtato ŝi loĝis inter 1980 kaj 1984: dum tiu tempo ŝi instruis la francan kaj esperanton en universitata institucio. Reveninte al Aŭstrio kun siaj du filinetoj, Michaela kaj Monika (ankaŭ denasulinoj), ŝi zorgis perkoresponde la instruadon al afrikanoj dum pluraj jaroj.

Helga Farukuoye estis vere elstara kaj helpema al la tuta niĝeria esperantistaro, ĉefe la jorubaj samideanoj el la sudokcidenta regiono. Esperanto-Federacio en Niĝerio, landa asocio aliĝinta kaj al Universala Esperanto-Asocio kaj al la Pakto por la Esperanta Civito, profunde kaj sincere kondolencas.

Prince Henry Oguinye, prezidanto de EFEN

[HeKo 396 7-B, 17 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0602 s s