Esperanta Civito

Tiel Corsetti agas kun afrikanoj

Asocio de Esperanto en Kamerunio petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, per ordinara asembleo, kun protokolo subskribita de la ĉeestintoj. La petskribo kaj la koncernaj dokumentoj estis senditaj al la Forumo, kiu akceptis la peton la pasintan aprilon.

Nek antaŭ nek post la akcepto pri AEK, flanke de la Esperanta Civito venis iu premo al kamerunianoj. Sen. Chamberline Nguefack, mem kamerunia ŝtatanino kaj vickonsulo pri la Tria Mondo, iniciatis kadre de AEK la necesajn demarŝojn por ke la landa asocio aliĝu al Universala Esperanto-Asocio.

Hieraŭ en la diskutlisto <Esperanto en Kameruno> aperis ĉi tiu minaca mesaĝo de d-ro Renato Corsetti al s-ro Victor Nto Nto, prezidanto de AEK:

"Kara Victor, dankegon pro la respondo."
> /s-ro Mboge estas veterano kaj devus repoziĝi por la progreso de la movado en la lando./
"Mi konsentas pri tio. Ni agu kvazaŭ li ne ekzistus. Mi provos trankviligi lin, sed mi dubas, ke mi sukcesos."
> /Krome pri la civito, ni havas en la estraro civitaninon Chamberline,
> kiu dum kunsido diris laŭtvoĉe ke post kelkaj leteroj kun vi, vi
> klarigis al ŝi AEK povas aliĝi al la civito kaj tio neniel ĝenas
> ĝian UEA-econ./
"Tion mi certe neniam skribis al ŝi. Mi skribis al ŝi, ke se ŝi volas labori por Esperanto en Kameruno, mi volonte helpos ŝin, kvankam ŝi membras en la Civito. Mi pensas, ke estus bone iel malaliĝi de la Civito, se vi volas daŭrigi viajn normalajn rilatojn kun UEA."

La konduto de Renato Corsetti en Afriko simple estas mafieca. Li jam kreis sufiĉe da problemoj en la nigra kontinento, pro kiuj riproĉis lin s-ro Hans Bakker. Quousque tandem, Corsetina, abutere patientia nostra?

[HeKo 396 9-B, 18 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0581 s s 
  Total: 0.0718 s s