Esperanta Civito

SAT kongresas, ILEI konferencas

Kun ne granda partoprenantaro disvolviĝas ĉi-semajne la 82a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, en Milano, kaj la 42a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, en Krakovo.

La ILEI-konferencon favoras la jubilea etoso kaj la forta tradicio en Pollando, kio altiras la atenton de la lokaj amaskomunikiloj (kaj de la Pola Radio). Tia eĥo mankas al la SAT-kongreso.

Kaj ILEI kaj SAT havas kelkajn internajn problemojn por solvi: ĉe ILEI temas pri finkalkulo ene de la eliranta estraro, kun konflikto inter la vicprezidantino (subtenata de Roterdamo) kaj la ĝenerala sekretario; ĉe SAT la demandoj rilatas al la estonteco, post la fino de la Barkoviĉ-epoko.

Ne temas nur pri personoj: ĉe ILEI necesas pesi la influon de la "eksterlandaj hungarinoj", ligitaj al edukado.net kaj al la (parte blufa) "nova ekzamena sistemo"; ĉe SAT necesas konsideri la evoluon post la jaroj de la duo Schram-Barkoviĉ, kie la unua draste subtenis la dungitecon de la dua, kaj la dua (defende al sia laborposteno) reciproke subtenis la erarojn de la unua.

Sur la pesilplato pezas ankaŭ la problemoj de identeco por la du asocioj. Problemo malpli forta ĉe ILEI, kiu (sub la gvido de Radojca Petroviĉ) trovis sian ideologian niĉon en la "interkultureco", kun interkultura pedagogio, subtene al kulturo de paco ktp, laŭ ekvacio Esperantujo = aksioma interkulturujo. La ekvacio enhavas la allogan fragilecon de ĉiu slogano; ankaŭ ĉar, se paŭsi ĝin (internacieco-interkultureco) al SAT, oni riskas bumerangon (sennacieco-senkultureco)...

Se daŭrigi laŭ paraleloj kaj kontrastoj: merkredo estos la plej interdecida tago por ILEI, kun la baloto por la nova estraro, kaj merkredo estos la plej sendecida tago por SAT, kun la tuttagaj ekskursoj.

[HeKo 397 2-A, 20 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0777 s s 
  Total: 0.0932 s s