Esperanta Civito

La kameruniaj delegitoj en la Forumo

Per la hieraŭa konfirmo de la peto pri la Esperanta civitaneco fare de sia prezidanto, Victor Nto Nto, Asocio pri Esperanto en Kamerunio* kompletigis sian delegacion en la Forumo. Kiel jam komunikite, AEK estis akceptita en la Pakton la 11an de aprilo 2009, per unuanima aprobo de la Forumo. La aliĝpeto de AEK fontis el decido de la suverena instanco, nome la Asembleo.

Je la momento de la aliĝo al la Pakto, jam du AEK-anoj havis la esperantan civitanecon, akiritan jarojn antaŭe tra alia paktinta establo. Krome, la 10an de septembro 2007 s-ro Jean-Marie Mboge Mbele petis la esperantan civitanecon; sed lia petskribo restis nerespondebla, ĉar li tiam membris en neniu paktinta establo: en aprilo 2009 fine li rajtis ricevi la civitanecon tra AEK.

Kiel ĉiu paktinto, ankaŭ AEK rajtas havi du reprezentantojn en la Parlamento, kiuj partoprenos en la kunvenoj (virtuale kaj reale) de la Forumo, tio estas la asembleo de la paktintoj. Laŭ la reglamento, manke de specifa decido de la Asembleo de AEK, la forumanoj aŭtomate estas la du estraranoj kun la plej altaj oficoj, se ili ne estas jam parlamentanoj, kaj kondiĉe ke ili havu la civitanecon. Tial ke c-ino Nguefack, ĝenerala sekretario de AEK, estas jam en la Senato (la alia branĉo de la Parlamento), elektita de la Verda Listo, restas c-anoj Mboge Mbele (honora prezidanto) kaj Nto Nto (prezidanto).

Konklude: ekde hieraŭ c-anoj Victor Nto Nto kaj Jean-Marie Mboge Mbele estas la delegitoj de AEK en la Forumo, ĝis decido de la Asembleo de AEK. La Konsulo tuj bonvenigis ilin.

AEK estas la tria landa asocio kiu aliĝis al la Pakto. La aliaj du estas Esperanto-Federacio en Niĝerio kaj Meksika Esperanto-Federacio. Ili ĉiuj estas daŭre aliĝintaj al la Pakto: malgraŭ alies konjektoj, neniu kontraŭa (formala aŭ neformala) komuniko estis iam ajn adresita de MEF al la Civitaj instancoj; kompreneble la MEF-delegito regule sekvas la aktivecon de la Forumo, kaj senkulpiĝis okaze de nepartopreno en parlamentaj sesioj.

* Kamerunio, kaj ne Kameruno: tiel estas en la oficialaj dokumentoj senditaj de la asocio.

[HeKo 397 5-C, 23 jul 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0579 s s