Esperanta Civito

Memortago pri István Szerdahelyi

Memorfesto okaze de la 85a datreveno de la naskiĝo de István Szerdahelyi (1924[1949]-1987) okazos en Budapeŝto, 22 aŭgusto 2009, ekde 10h00 en Nemzetek Háza (Domo de la Nacioj), strato Bajza 54.

Kadre de la festo oni premiere (por Hungario) prezentos la memorvolumon "Abunda fonto", redaktitan de Ilona Koutny, kaj prelegos liaj disĉiploj. La eventon partoprenos ankaŭ la familio de prof. d-ro Szerdahelyi, kies filo estas japanologo kaj hungara diplomato en Tokio.

Laŭ la invitilo "la personeco de Szerdahelyi estas simbolo de la movada unueco, ja li estis gvidanto de la Esperanto-Fako en ELTE kaj li estis ankaŭ vicprezidanto de HEA (kaj plenumanto de multaj aliaj postenoj)". Efektive, eĉ divenante kion oni aludas per la vorto "movada", oni ne perceptas silogisman koherecon en la ekspliko pri la "unueco".

István Szerdahelyi estis elstara intelektulo, kiu tamen suferis pro atakoj de influaj eminentuloj en Esperantio, unuavice en Hungario mem, tra la 1970aj; kelkaj, ekzemple Fernando de Diego, alkroĉis al li la reputacion de "detruanto de esperanto" kaj "simbolo de malunueco", pro liaj lingvistikaj eseoj.

Ke, kiel dirus Gaston Waringhien, "tout comprendre c'est tout pardonner" ne forviŝas la historian veron, certe konatan al gedisĉiploj de István Szerdahelyi.

La Esperanta Civito aliĝos al la omaĝo, per mesaĝo de la vickonsulo pri edukado.

[HeKo 397 8-A, 24 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0575 s s