Esperanta Civito

Litova incidento en Bjalistoka UK?

"Ĉar la nova leĝo povas rekte limigi la funkciadon de TEĴA, kaj ĉar TEĴA kiel ĵurnalista organizaĵo laboru por la libereco de la amaskomunikiloj, la asocio adresu rezolucion al la laborgrupo starigita de prezidento Dalia Grybauskaitė, petante, ke la leĝo estu modifita tiel, ke la libereco de la esprimado kaj de la amaskomunikiloj en Litovio restu garantiata, laŭ la internaciaj interkonsentoj al kiuj Litovio aliĝis."

La supran proponon faris al la jarkunveno de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, okazonta dum la bjalistoka UK 30 julio 2009, la vicprezidanto de TEĴA mem. La vicprezidanto nomiĝas Kalle Kniivilä, konata pro cenzuremo (rekta kaj nerekta) kaj blufaj mensogoj en sia skandalisma retbulteno (plej laste pri Kamerunio kaj Hispanio). Nu, kvazaŭ trampo vadante en la sterko ĝis la genuo dirus al alia: "Hej, burĝo, ci stinkas"... Sed preter la individuo, kiu havas nenian rajton prediki ĵurnalisman etikon, tiel longe kiel li mem ne praktikas ĝin, ni vidu la faktojn.

Antaŭ deko da tagoj la litova Parlamento demokratie aprobis leĝon kiu vekis grandan politikan kontraŭstaron. Al la parlamenta minoritato, kiu plenumas sian opozician rolon, aldoniĝis la prezidento de la respubliko, s-ino Grybauskaitė, kiu antaŭ tri tagoj starigis laborgupon cele al proponoj por modifi la leĝon. Kion celas tiu leĝo? Ĝi "fiksas kriteriojn por publikaj informoj, kiuj povas malbone influi por la psika sano, la fizika, intelekta aŭ morala evoluo de neplenkreskuloj, la procedurojn por ties disvastigo, kaj la rajtojn, devojn kaj juran respondecon de la produktantoj, disvastigantoj kaj partoprenantoj, ĵurnalistoj kaj institucioj reguligantaj ties aktivecojn." Alivorte, ĝi celas protekti la infanaron de l' tuta homaro, se paŭsi Zamenhofon.

La demandoj estas esence du: unu rilatas la leĝon, alia rilatas la rolon de TEĴA. Pri la leĝo: ĝi donas restriktan interpreton pri la ĵurnalista deontologio. Kompreneble, se s-ro Jorge Camacho estus litova ŝtatano kaj skribus siajn artikolojn litove, almenaŭ la duono ne estus publikigebla, sub la klaŭzo: "Publikaj informoj kiuj havas malbonan efikon al la psika sano, la fizika, intelekta aŭ morala evoluo de neplenkreskuloj, estu konsiderata informoj: (...) en kiuj obscena lingvaĵo, vortoj kaj gestoj estas uzataj". Bonŝance por li (kaj ĉefe por la litova popolo) li havas alian ŝtatanecon. Sed ekzemple en Esperantio la ĵus aprobita litova leĝo tute taŭgas por la redaktoro de la organo de UEA: s-ro Stano Marĉek jam praktikas tiun restriktan interpreton en sia revuo. La litova leĝo do ŝajnas speguli la oficialan deontologion de UEA, kies faka asocio ankaŭ TEĴA estas.

Aparta subdemando estas: se la restriktaj normoj estas maljustaj ("absurdaj" diris Dainius Radzevičius, la prezidanto de Litova Unuiĝo de Ĵurnalistoj), ĉu forigi ilin signifas agnoski, ke la ĵurnalista deontologio rilate al publikaj informoj (por infanoj kaj adoleskantoj) ne devas entute konsideri la dudekon da nun kondamnitaj sintenoj?

Ni venu nun al la demando pri TEĴA: kian rajton ĝi havas, kiel kokido de la politike neŭtrala Panjo-Kokino, entrudiĝi en problemon internan de suverena ŝtato? Tion rajtus fari SAT, sed ne faka asocio de UEA. Eblus tamen akcepti la ideon de rezolucio kiu rompas la politikan indiferenton, se tian petus la litovoj mem: tiam temus pri transnacia solidareco al la litova esperantistaro. Sed tiun solidarecon la litovoj ne petis: laŭ sen. Dieter Rooke, estrarano de TEĴA, el la du litovaj TEĴA-estraranoj (prezidanto kaj sekretario, la ĉefaj asociaj oficoj) unu porus, sed alia kontraŭus la rezolucion Kniivilä. Kaj kompreneble nenian solidarecon petis de TEĴA pli altaj instancoj, ekzemple la prezidentino mem, kiu ja scias kio estas esperanto kaj havas kontakton kun la litova esperantistaro.

Mankas do la kondiĉoj por aprobi la rezolucion. Kio tamen tute ne signifus apogi la kritikatan leĝon. Probable sen. Rooke voĉdonos kontraŭ la rezolucio, se ne intervenos novaj elementoj.

[HeKo 397 9-A, 25 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0920 s s 
  Total: 0.1104 s s