Esperanta Civito

ANEB kongresis en Burundio

De la 10a ĝis 13a de julio 2009, okazis dua esperanto-kongreso en Rumonge, Burundio. Ĉio komenciĝs per la kantado de "La Espero", kies tekston disdonis al ni ĉiuj s-ro Jeremie Sabiyumva la 10an posttagmeze, precize je la 17h00. Post tio ni eniris la grandan lernoĉambron en la plej granda internejo, kie ni manghis kaj tranoktis.

S-ro Japhet Bayori, la eliranta prezidanto de ANEB (landa asocio de UEA), malfermis la kongreson dankante unue Dion kiu ĉion ebligis kaj poste ĉiujn partoprenintojn. Li aparte dankis min kaj c-anon Jean Sacha Barikumutima, pro la fakto ke ni kuniĝas al ili por la sukceso de la kongreso.

Poste okazis la legado de kelkaj salutmesaĝoj senditaj de d-ro Renato Corsetti, s-ino Terezja Kapista (malgraŭ sia malbona farto), s-ro Johan Derks. Tiu lasta sendis eĉ la bildon aŭ desegnon pri la esperanto-domo kiun li planas konstrui en Rumonge.  Tiam Japhet Bayori senkulpiĝis, ĉar li ne ĉeestos la tutan kongreson. Li tuj foriris kaj ni ne plu revidis lin. Ŝajnas ke miskompreno ene de la estraro de ANEB kaŭzis tion. Eĉ relative bonaj esperantistoj de Rumonge, kiujn ni bone konas, ne partoprenis, spite klarigojn de Jeremie.

La ĉeftemo de la kongreso estis: "Esperanto en postmilita lando". Bedaŭrinde pri tiu temo oni eĉ ne diskutis, ĉar subite oni proponis la ŝanĝon de la statuto de ANEB. Tion faris la sekretario Jeremie. Sed bedaŭrinde la kongresanaro, konsistanta el tre freŝbakitaj esperanto-lernantoj, ne komprenis ĝian enhavon en esperanto: ili proponis ke la statuton la estraro traduku nacilingven, kion ne konsentis s-ro Jeremie. Praktike, pri la ŝanĝo de la statuto oni nenion faris, ĉar Jeremie forĵetis ĉion, kion la asembleo decidis.

Tuj oni devis reelekti la estraron de ANEB, oni legis la nomojn de kandidatoj kaj iliajn postenojn. La elekto okazis sub gvido de c-ano Jean Sacha kaj Eric el Hirunda Esperanto-Klubo. Je la prezida posteno, oni elektis s-ron Jeremie Sabiyumva, la ĝisnunan sekretarion de ANEB. S-ro Japhet ne kandidatis, ĉar laŭ s-ro Jeremie li vojaĝos al Ameriko. Malsukcesis ĉe tiu posteno s-roj Gilbert Ndihokubwayo kaj Eric Nsabiyumva, redaktoro de "Ni eksciu" , reta organo. Elektiĝis je la posteno de kasisto s-ro Pamphile Bahati, kaj je la posteno de sekretario s-ro Hassan Ntahosigaye.

Oni ankau elektis komitatanojn por diversaj sekcioj de ANEB: JEBUO (junulara sekcio de ANEB), prezidanto Etienne Harerimana. BIS (ILEI-sekcio), prezidanto Saidi Mlusi. MELS (sporta sekcio), prezidanto ankaŭ Etienne Harerimana.

Neniu virino kandidatis, mi ne scias la kialon, sed eble ili ne estis sufiĉe informitaj, ĉar la kandidatiĝo okazis antaŭ multaj monatoj: temas pri du virinoj, nome Lodhan Niyonzima kaj Rebecca Harerimana, kiuj bone parolas esperanton.

Dum tri tagoj okazis nur elektadoj de novaj komitatanoj kaj nenio alia okazis: nek prelego rilate la kongresan temon nek esperanto-instruado, kvankam 95% de la kongresanaro estis komencantoj. Ili klopodas paroli sed al ili mankas multo: estus plej bone se dumkongrese oni instruus almenaŭ kelkajn esperanto-regulojn.

Pluvis al ni demandoj pri la Esperanta Civito. Oni scivolis kio estas la Esperanta Civito kaj "kial ĝi malamikus al UEA". Tiun demandon faris Justin, la juna frato de Jeremie, kiu kredas ke ANEB estas ilia familia heredaĵo. Ni klarigis la aferojn kaj c-ano Eric Nsabiyumva, kiu partoprenis la duan AfrES, asertis ke nenion malbonan li aŭdis el la buŝo de la Konsulo kontraŭ UEA.

Dum ni kunveturis survoje al Rumonge, Jeremie, sidanta apud mi, demandis min: "kial estas miskompreno inter ni kaj kion vi proponas kiel solvon". Mi respondis ke problemo estas ne mi, sed ili/li. Ĉar li ne povas labori libere, pro tio ke li laboras subpreme de Renato Corsetti. Jeremie diris ke li ne povas denunci misfaron de Renato, timante ke tiu influos UEA-anojn kaj sekve ĉesigos helpon kaj apogon al ANEB. Mi tuj komprenis ke pro monero burundiaj esperantistoj senhonorigas sin. Daŭre Jeremie diris, ke kie staras esperanta civitanoj tie estas polemikoj. Li forgesis ke la burundia esperantistaro kverelis jam delonge, antaŭ ol oni konatiĝis kun la Esperanta Civito.

La kongreso daŭris tri tagojn anstataŭ ses kiel antaŭe planite. Jeremie klarigis tion, dirante ke ne estas sufiĉe da subvencioj, ĉar UEA, kiu subtenas finance la kongreson, ankaŭ invitis Jeremie al Pollando por partopreni la 94an UKon, kaj ke ĉion devis subvencii UEA.

La kongreso finiĝis per komunaj foto kaj manĝo.

(Mushosi Birindwa)

[HeKo 398 3-B, 27 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.1161 s s 
  Total: 0.1310 s s