Esperanta Civito

Nova revuo pri filozofio kaj religio

Koincide kun la Tago de la Esperanta Kulturo, la Zamenhof-Tago 2009, Kooperativo de Literatura Foiro lanĉos novan periodaĵon: "HOMARANE - kajeroj pri filozofio kaj religio en esperanto". Redaktoro: sen. Bertil Nilsson, Svedio; ankaŭ la teknika redaktoro loĝas en Svedio. La kajeroj estos tamen presitaj en sudeŭropa lando (probable Italio).

La unua kajero de HOMARANE enhavos la prelegojn kaj skribajn kontribuojn al la unua Simpozio pri Homaranismo, organizata de KCE laŭ iniciato de Scienca Instituto Zamenhof, 17-21 aŭgusto 2009. Praktike ĝi enhavos la kremon de la nunaj zamenhofologoj kaj studantoj pri la neŭtrale homa religio. La numero ampleksos pli ol 150 paĝojn.

La postaj numeroj (kiuj aperos unu aŭ du fojojn jare) havos malpli dosieran karakteron; sed same kiel la unua, ili celos promocii la filozofiajn kaj religiajn studojn en nia lingvo.

La antaŭpremiera prezento de la unua kajero (enhave kaj grafike) okazos dum la Simpozio pri Homaranismo.

[HeKo 398 8-B, 2 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0692 s s 
  Total: 0.0848 s s