Esperanta Civito

Simpozio pri homaranismo, lasta tago

La lasta tago de la Simpozio pri Homaranismo en Ĉaŭdefono konsistis el du programeroj: la forumo pri la perspektivoj de homaranismo kaj la konsultiĝo pri la naskota revuo "Homarane".

En la forumo intervenis la ĉefaj prelegintoj: gec-anoj Francisko Degoul, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Walter Zelazny kaj prof. Christer Kiselman, sub la prezido de sen. Bertil Nilsson. La forumo unue ekzamenis proponon de c-ano Karhan, kaj poste debatis pri la propono de c-ano Degoul rilate kongreson de homaranoj en 2014 (centa datreveno de la planita, sed ne okazinta, unua kongreso de la homaranoj).

Praktike unuanime la forumo aprobis la okazigon de tiu kongreso en Svislando, kaj pli precize en Ĉaŭdefono. Prepare al la aranĝo, estis kreita KonKorDo (Kongresa Korespondunuo), kiu okupiĝos pri la unuaj demarŝoj; KonKorDo konsistas el c-ano Degoul (por Scienca Societo Zamenhof), el reprezentanto de Hilelista Esperanto-Komunumo kaj el reprezentanto de KCE.

La publiko de tiu kongreso kongruas kun la potenciala publiko de la revuo "Homarane"; konsekvence, la kongreso estos esperantlingva, sed oni ne ekskludas tagon komune aranĝitan kun religiaj reprezentantoj, do en aliaj lingvoj plus esperanto.

Rilate al la nova revuo "Homarane", ĝia definitiva subtitolo estos "kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio". La eseoj en la revuo aperos nur en esperanto, kun resumoj en la nacia eduklingvo de la respektiva aŭtoro.

La unua kajero de "Homarane" aperos ĉi-jare, je la 15a de decembro: ĝi entenos la Aktojn de la Simpozio. Redaktoro de "Homarane" estos c-ano Bertil Nilsson. Eldonos LF-koop.

[HeKo 400 5-B, 21 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0584 s s