Esperanta Civito

Manuel de Seabra dankas pro la PEN-premio

C-ano Manuel de Seabra dankis la prezidanton de la Esperanta PEN-Centro pro la atribuo de la premio "La Verko de la Jaro 2008" al sia romano "Ĉu vi konas Blaise Cendrars?".

La portugaldevena verkisto, vivanta en Barcelono, bedaŭrinde ne povos profiti la loton de la premio, nome dusemajnan restadon en kastelo Lavigny, kun plena pensiono. Li skribis: "Mia sano malpliboniĝis. Kvankam mi jam venkis mian kanceron, ĝiaj konsekvencoj ne ebligas ke mi vojaĝu aŭ eĉ normale vivu. Espereble la doktoroj povos komplete kuraci min".

La nomo de Manuel de Seabra, apud la romanoj de li verkitaj, estas ligita al lia rolo kiel reprezentanto de la esperanto-literaturo (kune kun Giorgio Silfer) okaze de la proklamado de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996), kaj al lia iniciato favore al la kandidatigo de William Auld por la literatura Nobel-premio.

[HeKo 400 8-B, 24 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0460 s s 
  Total: 0.0594 s s