Esperanta Civito

La eldona profilo de la revuo "Homarane"

Estas plejparte difinita la eldona profilo de la nova revuo "Homarane", kies unua numero estos lanĉita okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo, 15 decembro 2009, kun la subtitolo: kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio. Kiel jam anoncite, la unua numero enhavos la aktojn de la unua Simpozio pri Homaranismo, ĵus okazinta en Ĉaŭdefono.

La formato de "Homarane" estos B5, do pli granda ol "Literatura Foiro" (A5) sed malpli ol "Femina" (A4). La kovropaĝon realigos la arta direktoro de LF-koop, sen. Perla Martinelli. La interno estos tamen tute realigita, laŭ redakto kaj enpaĝigo, en Svedio, sub la respondeco de la redaktoro, sen. Bertil Nilsson. La presejo situos en Milano, la stokadon kaj la ekspedon prizorgos nova kunlaboranto de Itala Interlingvistika Centro. Ĉi tiu kunlaboronto ricevas adekvatan trejniĝon en ĉi tiuj tagoj, kadre de pli vasta preparo ene de la strukturoj de la Esperanta Civito.

La tarifo de "Homarane" estas fiksita je 18 eŭroj numere, inkluzive de la sendokostoj. Oni povas mendi nur la unuan numeron; aŭ la unuajn tri numerojn, ŝparante 20%. Eblas komuniki sian mendon ankaŭ tra nia redakcio (klaku supre dekstre, en la hejmpaĝo). Kompreneble, por la abonontoj de  "Homarane" kiuj havas la esperantan civitanecon, validas la rabatoj preskribitaj de direktivo Hiltbrand, kaj fiksitaj por ĉiuj periodaĵoj de LF-koop, ekster la areo 1 laŭ la Monda Banko.

Per la produktado de "Homarane" LF-koop firmigas sian pozicion de eldonisto de la plej granda nombro da periodaĵoj en esperanto, kun alta kvalito grafike kaj enhave.

[HeKo 401 5-B, 27 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0575 s s