Esperanta Civito

Kial esperantismo ne venkis en la Dudeka?

La Esperantologian Fakultaton de Kultura Centro Esperantista ĉi-jare vizitadis personoj el malsama origino, kiel kutime, sed laŭ pli granda aĝogamo ol kutime: de deknaŭ ĝis sepdekjaraĝaj. Tiu varieco neniel ĝenis la lekciaron, sed eĉ stimulis al profundigo de la temoj, precipe pri la historio de la esperanto-komunumo.

Ekestis la demando, kial du relative marĝenaj fenomenoj antaŭ pli ol cent jaroj, kiel cionismo kaj esperantismo, havis tiel malsaman rezulton. La unua (interpretita laŭ la manifesto de Bazelo) plenumis sian celon, dum la dua (interpretita laŭ la deklaracio de Bulonjo) ne.

Kun miaj studentoj mi alvenis baldaŭ al la konsidero, ke neniu socie kaj politike rimarkinda fenomeno (tia estus ankaŭ la esperantismo) en la dudeka jarcento povis eviti la mondmilitojn, nome difini sian pozicion inter la du militaj frontoj.

Dum la tri mondmilitoj la cionistoj elektis ĉiam la venkontan blokon: kun la Entento en 1917-18 (rezulte de la Balfour-deklaro), dum la palestinaj araboj restis kun la centraj imperioj; kontraŭ la nazioj en 1939-1945, dum la Granda Muftio de Jerusalemo estis persona amiko de Himmler; kaj kun la okcidentaj potencoj de 1948 ĝis 1991, kiam ruinis la sovetunia bloko, kiu apogis la palestinanojn ekde 1967.

Dum la tri mondmilitoj la esperantistoj faris malofte la trafan elekton. En 1914-1918 aperis du sintenoj: esti ia paralelo aŭ eĉ ekvivalento de la Ruĝa Kruco (pozicio de Hodler kaj UEA) aŭ aspekti kiel subtenantoj de la centraj imperioj. Fakte Germanio utiligis esperanton por sia milita propagando, kion ne faris la Entento (kelkajn esperantigojn de porententaj dokumentoj en Francio kaj Italio iniciatis lokaj patriotaj esperantistoj, sed ne la armea stabo mem). Rezulte, nia lingvo eniris la liston de la malpermesataj idiomoj, kompilitan de la armea cenzuro (almenaŭ en Francio kaj en Italio). Post la milito, esperanto konis grandan ekspansion en Germanio, en la eksaj habsburgaj landoj, en Sovetunio, laŭ la Dietterle-statistiko; kaj en la 1920aj, tra la UEA de Edmond Privat, ĝi ludis siajn kartojn ĉe la paciga instanco generita de la Versajla traktato, nome Ligo de Nacioj, kun sidejo en Ĝenevo, same kiel UEA kaj la Ruĝa Kruco.

En 1943-1945 la esperantistoj ne povis resti neŭtralaj, sed apogis la rezistadon kontraŭ la naziaj okupaciantoj, de Ruslando ĝis Francio. Estrarano de Internacia Esperanto-Ligo, Ivo Lapenna, aktivis kiel rezistanto en unua plano, interalie fondante ĵurnalon kiu plu aperadas en lia urbo, Spalato. La esperantista familio Solsona, kiu presis la librojn de Raymond Schwartz kaj la gazeton "La Pirato", estis arestita de Gestapo pro la preso de rezistada materialo, kaj fakte ekstermita. Ni ne parolu pri la multaj judaj esperantistoj, pri la samideanoj kiuj helpis judojn kaj tiel plu. La esperanto-klubo en Kopenhago neniam havis tiom da membroj kiom dum la nazia okupacio, kiam pro feliĉa hazardo de la leĝaro la esperantisteco iĝis relative nedanĝera maniero montri sian opozicion al la invadinto.

Ĉio supre priskribita koliziis kun la sinteno de la esperantista plimulto, okaze de la Universala Kongreso en Berno 1947, ankoraŭ politike indiferenta aŭ inklina partopreni la militon nur en ambulanca servo; sed la esperantismo gajnis reputacion ĉe la venkintoj, multe pli ol post la unua mondmilito. Al la sukceso de Ivo Lapenna en Montevideo probable kontribuis ankaŭ ĉi tiu pozitiva elemento.

Inter 1948 kaj 1989 (aŭ 1991) disvolviĝis la tria mondmilito, bonŝance nur "malvarme". De 1948 ĝis 1956 la esperantismo povis reale aktivi nur en la okcidenta bloko. Ekde la mezo de la 1950aj ĝi revigliĝis en orienta Eŭropo, kaj ĝenerale en la landoj de la "reala socialismo". Tamen nur post la retiriĝo de Ivo Lapenna (1974) el la sovetia bloko venis gvidantoj por la monda organizo: poloj, hungaroj, bulgaroj. Tion ebligis la generacio de Tyresö, kiu transprenis la povon de Lapenna, adoptinte strategion bazitan sur la premiso ke la du blokoj daŭros ĉiame, en ia apudvivado. Konsekvence la esperantismo pli kaj pli aspektis ĉe okcidentanoj kiel politike egaldistanca fenomeno, esence disponebla por kompromisoj (kaj kompromitoj) kun la "malamikoj de okcidento".

La sekvoj por UEA estis katastrofaj, post la falo de la berlina muro: ene de la ruino de la sovetia bloko kolapsis la UEA-sistemo en orienta Eŭropo, kaj ĝi ektrenis ankaŭ la okcidentan. Aliflanke, tial ke ĉesis la timo pro la eventuala venko "de la aliaj", mildiĝis ankaŭ tiu neniam deklarita, sed reala, suspektemo pri la esperantismo kiel kunvojaĝanto de la komunismo: komence de la 1990aj esperanto atingis tre gravajn agnoskojn (neniu merite de UEA), kiel tiuj pri literatura lingvo (1993) kaj pri romkatolika liturgia lingvo (1994, kaj de tiam la papo ĉiam bondeziras ankaŭ en esperanto).

Ke la finvenkisma esperantismo (al kiu evoluis la bulonja esperantismo, spite al la ideoj de Zamenhof) kondukas al malvenko, tion perceptis ankaŭ UEA-gvidantoj, post la Tyresö-generacio, kiel c-ano Kep Enderby, tiama prezidanto. Sed la politika indiferento de multaj, la ambigua neŭtraleco de pluraj, la konscia komunisteco de kelkaj plu efikas negative al la esperantismo, eĉ kun misevoluo al la instrumenta utiligo de kandidatlistoj en politikaj balotoj.

Se tamen la ĉefan komponanton de la esperantismo, nome UEA, plu karakterizas kaj pekinismo kaj senkuraĝa pacifismo (vidu la tagojn tuj antaŭ la milito en Irako), kaj eĉ kurioza islamemo, aliaj komponantoj (unuavice la Esperanta Civito, raŭmisme inspirita) elektas jam alian vojon. Ni vidos, kio okazos.

La supra historiografia hipotezo emfazas, ke en la mondo de la dudeka jarcento ne eblis ne elekti, pro tiuj tri militoj; eĉ ne eblis elekti "deĵoron en ambulanco": post la unua ankaŭ la brankardistoj havis pafilon. Kaj ĝi emfazas ke la esperantistoj faris la trafan elekton nur unu fojon (pli pasive ol aktive, ĉar preskaŭ devigataj de siaj persekutantoj).

Kompreneble, kiel ĉiu hipotezo ĝi devas esti kontrolata en la aplikado, antaŭ ol meriti la rangon de teorio. Sed ekzemple ĝi pravas ankaŭ ĉe SAT, kiu plene fiaskis en sia strategio de prapopolfronta asocio utiliganta la laboristan klason kiel vehiklon al la fina venko.

(Giorgio Silfer, docento en la Esperantologia Fakultato de KCE)

[HeKo 401 6-A, 28 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0832 s s 
  Total: 0.0981 s s