Esperanta Civito

Esperanto en Vraca pli ol centjara

La 61a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazonta en Vraca venontsemajne, 4-6 septembro 2009, pasos sub la slogano "Esperanto en Vraca pli ol centjara". La pruvitaj unuaj spuroj de la loka komunumo en la urbo datiĝas de 1908. En la regiona muzeo estas konservita poŝtkarto de L. L. Zamenhof al Ivan Krestanov, kiu komence de la pasinta jarcento estis instruisto en la urba gimnazio.

La kongreson de BEA organizas la loka esperanto-societo "Sukceso", kiu per siaj pli ol cent jaroj de aktivado ja estas la plej aĝa establo kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Nia lingvo kaj komunumo en Vraca estas ligita al la nomoj de elstaraj bulgaraj esperantistoj kiel akademiano Ivan Krestanov, Ceno Partov, Radoslav Trichkov, Enjo Daskalov, d-ro Kiril Velkov, c-ano Bojĉo Mladenov, k.a.

La 61a kongreso de BEA aparte akcentos al la bibliotekoj de la lokaj kluboj, per internacia seminario sub la gvido de Ljubomir Trifonchovski, vickonsulo pri kulturaj aferoj en la Esperanta Civito kaj ĉefredaktoro de la revuo "Literatura Foiro".

Ĝis nun Vraca gastigis du kongresojn de BEA, du kongresojn de TEJO, du Internaciajn Literaturajn Forumojn de LF-koop, unu Balkanan Esperanto-Kongreson kaj multajn aliajn konferencojn, seminariojn kaj aliajn kulturajn aranghojn. En Vraca daŭre estas redaktata la revuo "Literatura Foiro", kiu en 2009 same festas datrevenon -- sian 40-jariĝon.

[HeKo 401 7-B, 29 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0583 s s