Komuniko de la Registra Instanco
Reference al la HeKomuniko 398 5-C, 30 julio 2009, "Faraonoj kaj respublikaj ministroj", la Registra Instanco komunikas ke, ĝis la definitiva decido de la Kortumo, neniu eventuala peto pri la esperanta civitaneco fare de "respublika ministro" estas garantiebla fare de paktinta establo.Konsekvence, neniu eventuala petskribo de la indikitaj subjektoj estos traktata de la matrikulisto. La paktintaj establoj estas afable petataj atenti pri ĉi tiu preventa suspendo kaj eviti peradon de eventualaj petskriboj el la indikitaj subjektoj.
Kompreneble alispecaj rilatoj (kiel asocia membreco aŭ redakcia kunlaboro) de iu el la indikitaj subjektoj kun iu el la paktintaj establoj restas afero interna al la aŭtonomio de la koncerna establo, se ĝi havas juran personecon.
[HeKo 401 9-C, 1 sep 09]