Esperanta Civito

Prezidentoj inter hamako kaj moko

"Jen nenio, kaj tenu tion forte": tiel resumiĝas la respondo de iu meznivela ĉefburokrato (Cláudio Soares Rocha, Direktoro pri Historia Dokumentado) de la brazila prezidento Lula da Silva al la letero de la UEA-prezidanto Probal Dasgupta, pri kiu multaj esperantistoj ne sciis ĉu ridi aŭ plori. Nun ili scias. La respondo situas inter la gazetaraj komunikoj de Universala Esperanto-Asocio.

Pli terura bato al la prestiĝo de UEA, kiu forte engaĝis, eĉ kompromitis sin en kampanjo al li direktita, estus la hieraŭa publika deklaro atribuita al prezidento Barack Obama, okaze de renkonto kun lernejanoj, se ĝi estus konfirmita: "After encouraging the younguns to work hard and persevere through failure, the President said playing XBox would make them do socially unacceptable things, like speak Esperanto, and enjoy Jai alai." La traduko: Kuraĝiginte la knabojn labori intense kaj persisti tra fiasko, la prezidento diris ke ludi per XBox igus ilin fari socie malakcepteblajn aferojn, kiel paroli esperanton kaj ĝui Jai alai. Ĉi-lasta estas pilkoludo simila al la vaska "pelota"; ĉu eblas konkludi ke neniu estas socie pli malakceptebla ol esperantlingva eŭska sportisto? La frazon raportis la usona ĵurnalisto Steve Bryant.

Barack Obama konsentis pri la utiligo de esperanto komence de sia kampanjo en la primaraj elektoj, printempe 2008: ĉu eblas konkludi ke lastatempa akra artikolo kontraŭ li en "Monato" influis lin? De tempo al tempo li efektive emas kvalifiki iun agon kiel stultan. Dubinde tamen ke Esperanto USA, Dasgupta aŭ UEA estos nun same efikaj kiel la polico de Vaŝingtono, al kiu prezidento Obama pardonpetis. En plej bona kazo, oni kulpigus Steve Bryant pri miskompreno kaj misinformo. Tiam indus denunci la ĵurnaliston.

Ni memoru, ke la Esperanta Civito ne subtenis la kampanjon direktitan al Obama. Verŝajne la Konsulo estas politike pli sagaca ol aliaj movadestroj.

[HeKo 402 6-A, 9 sep 09]



 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0586 s s