Esperanta Civito

Esperanto ĉe ALTE-laborgrupoj

Esperanto estas daŭre reprezentata fare de Kultura Centro Esperantista ĉe la konstantaj laborgrupoj de ALTE, Asocio por LingvoTestistoj en Eŭropo. La kunsidojn en Berlino ĵus partoprenis sen. Giorgio Silfer, nome de KCE: li estas specife aktiva en du laborgrupoj kiuj okupiĝas pri lingvoj kaj migrintoj. Neniu alia, krom la KCE-delegito, reprezentas tie nian lingvon.

La ĉefa laborgrupo pri lingvo kaj migrintoj atingis plian etapon ĝuste en Berlino, ĵus kunveninte prepare al la morgaŭa konferenco pri "Lingvo kaj integrado", organizita de Goethe Institut, kiu en ALTE reprezentas la germanan lingvon. Post la memuaro preparita de la laborgrupo (legebla en la retpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo), ALTE faros la punkton pri la situacio kaj per internaj resursoj kaj per eksteraj gastoj.

Inter la unuaj estas aparte rimarkindaj Piet van Avermaet (universitato de Gento), Nick Saville (Cambridge ESOL) kaj Henk Kuijper (Cito, Centra Instituto por Testoevoluigo). Inter la duaj estas menciinda Philia Thalgott, de la Konsilio de Eŭropo. La tutan konferencon kunordigas Mikaela Perlmann-Balme.

[HeKo 403 5-B, 17 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0525 s s