Esperanta Civito

Nefermita letero al la prezidanto de HEF

Estimata prezidanto de HEF,

Via konduto memorigas pri tiu de iamaj reĝoj kiuj, okaze de internaj problemoj, deklaris la militon al supozata malamiko, iluziante per tio kunigi sian popolon ĉirkaŭ flago kaj blanka ĉevalo.

La Esperanta Civito havas nenian rilaton kun la problemoj ene de Hispana Esperanto-Federacio. Mi atestas ke, kiel redaktoro de "Boletín", mi ricevis premon de neniu Civita instanco, kaj agis ĉiam aŭtonome. Mi mem decidis kion aperigi, kun plena respekto al la statuto de HEF kaj al la hispanaj leĝoj (kaj jes, ankaŭ al la Civitaj normoj, kiuj kongruas kun la ĵus menciitaj). Se vi povas pruvi la malon, proponu al la asembleo de HEF eksigi min kiel membron. Miaflanke, mi povas pruvi ke en la HEF-estraro okazis/as "neakcepteblaj klopodoj redukti la aŭtonomecon de la redaktoro". Do bonvolu ĉesi kalumnii d-inon Perla Martinelli aŭ kiun ajn libere decidintan havi la esperantan civitanecon.

Mi asertis, kaj ĉi tie ree asertas, ke "dum HEF teorie strebas al federisma strukturo, la prezidanto Pedro Hernández Ubeda praktikadas centralismon." Mi klare distingas inter la programo de HEF, kiun mi ankaŭ subtenis, kaj la lastatempajn metodojn de la prezidanto, kiujn mi malaprobas.

La Esperanta Civito neniam proponis, ke HEF okazigu lingvoekzamenojn laŭ sia sistemo, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Andaluzia Esperanto-Unuiĝo aprobis la koncernan direktivon, kaj mem petas ke Kultura Centro Esperantista ("institutional affiliate of Association of Language Testers in Europe" jam tri jarojn pli frue ol UEA) okazigu tiajn ekzamenojn. Unua sesio okazis en julio 2009 (diplomiĝis 10% de la kongresanaro, pri A1 aŭ A2), dua sesio okazos la 15an de novembro en Malago (pri B2 kaj C1). Perkoresponda prepara kurso estas okazanta, sub la kompetenta gvido de prof. Giorgio Silfer. Do rilate lingvoekzamenojn AEU daŭrigos laŭ sia vojo, ĝis nun pozitiva.

Mi volonte informiĝus de vi, en kiu dato kaj ĉe kiu eŭropa institucio la UEA-ekzameno pri kiu vi reklamas estis formale agnoskita. Laŭ informoj je mia dispono, tio okazis neniam kaj nenie. Sed volonte mi atendas vian korekton. Se ĝi ne alvenos, tio pruvas ke vi, kaj ne mi, mensogas. En Usono, mensoga prezidanto riskas devigan demision. Do, ni vidu kiu el ni du (vortoj viaj) "devus honti trompi homojn per tiuj ekzamenoj".

Kaj se jam temas pri mensogoj, vi skribas: "la Civito ne faros kun Boletín la samon, kiun faris kun Heroldo de Esperanto, misuzante la forpason de Ada Sikorska por forrabi la rajtojn sur tiu revuo." S-ino Sikorska subskribis la vendoprotokolon de HdE al Itala Interlingvistika Centro evidente antaŭ sia morto, kiu okazis en somero 1996. La Pakto por la Esperanta Civito estis lanĉita la 10an de aŭgusto 1998. La Konstitucio de la Esperanta Civito estis promulgita la 2an de junio 2001. La unua parlamenta sesio okazis la 25an-26an de februaro 2002. Kiel povis ankoraŭ ne ekzistanta subjekto "forrabi la rajtojn"? La gazeton mem posedas, eldonas kaj administras, ekde 1997, nur Kooperativo de Literatura Foiro. Se temas pri "forrabo de rajtoj", vi devus esti pli prudenta, ĉar ekzemple la rajtoj de la lernolibro de Fernando de Diego apartenas al LF-koop, kaj HEF estus akuzebla pro pirata eldono.

Mi ĝojas, se danke al vi ekestas bonaj rilatoj kun Kataluna Esperanto-Asocio. Ĉu eble por havi bonajn rilatojn kun HEF la plej oportuna maniero estas ne havi statutajn rilatojn kun ĝi dum vi prezidas? Kiel prezidanto de AEU mi konsideros tiun intuicion.

Ángel Arquillos Lopez

[HeKo 404 1-B, 22 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0726 s s 
  Total: 0.0884 s s