Esperanta Civito

Unuafoje virino direktos Uneskon

S-ino Irina Bokova el Bulgario estas la ĵus elektita ĝenerala direktoro de Unesko. Unuan fojon virino okupas ĉi tiun prestiĝan postenon.

Eksa ministro de eksteraj aferoj de Bulgario, la politika orientiĝo de s-ino Irina Bokova estas la nova maldekstro (ŝi estis deputito en la bulgara parlamento flanke de la socialisma partio antaŭ ol fariĝi bulgara ambasadoro en Parizo, Unesko kaj la francparolanta komunumo).

En sia unua publika eldiro post la elekto, ŝi konfirmis sian deziron labori pli aktive kun la islama parto de la mondo, kies reprezentanto, la egipta kulturministro Faruk Hosni, malgajnis kontraŭ Bokova en la konkurado por la posteno de ĝenerala direktoro de Unesko.

La vickonsulo de la Esperanta Civito pri kulturo kaj informado kaj ĉefredaktoro de revuo "Literatura Foiro" sen. Ljubomir Trifonchovski renkontiĝos kun s-ino Irina Bokova post ŝia transpreno de la posteno por persone transdoni siajn bondezirojn okaze de la elekto kaj ankaŭ por intervjui ŝin por la revuo "Literatura Foiro".

[HeKo 404 3-C, 24 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0961 s s 
  Total: 0.1113 s s