Sukcesa Zamenhofa festo de SIPU en Buĵumburo
En serena kaj agrabla etoso disvolviĝis la Tago de la Esperanta Kulturo en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, danke al la festo organizita de SIPU, Societo Internacia por la Paco Universala, kies esperanto-branĉo estas prezidata de sen. Frederiko Nimubona.