Solidareco al la familioj de la ostaĝoj
La Vickonsulo de la Esperanta Civito, Giorgio Silfer, esprimas plenan solidarecon al la familioj de la israelaj ostaĝoj, kaptitaj dum la pogromo de la 7a de oktobro 2023.
La Vickonsulo de la Esperanta Civito, Giorgio Silfer, esprimas plenan solidarecon al la familioj de la israelaj ostaĝoj, kaptitaj dum la pogromo de la 7a de oktobro 2023.
La vickonsulino pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, gastos venontsemajne ĉe la Roma Esperanto-Grupo “Luigi Minnaja”, okaze de privata vizito en Italio. Ŝi liveros donaceton kaj al la klubo kaj al la prezidanto, inĝ. Giuseppe Pascucci, kaj al la prezidinto, d-ro Giorgio Denti.
Estos dediĉitaj al Paco, sojle de pli kaj pli milita jaro, la kovriloj de “Literatura Foiro” dum 2024, danke al la bildoj de bulgara pentristino. En la inaŭgura numero de la 55a jarkolekto, la gvidmotivo uverturas per “Odo al Paco” de Pablo Neruda, elhispanigita de Perla Martinelli, kaj daŭras per artikoloj ŝia kaj de Julio Savi pri la Pac-Nobela Narges Mohammadi en Irano.
La ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago ĉe la Esperanto-Domo, 14 marto 2024, sub la prezido de s-ro Juan Garcia del Rio. La tagordo ne inkluzivas la renovigon de la Komitato, elektita nur pasintjare.
Fondumo Pro Esperanto (FPEF) estas enskribita ĉe la Komerca Registro, do jure agnoskita establo, sed laŭ la konstitucio de la Esperanta Civito ne povas aliĝi al la Pakto, nur funkcii kiel interna instanco, nome la Civita “banko”.
Tiu sudo de la araba duoninsulo, kiun la antikva Romo prave nomis “Arabia felix” pro ĝiaj naturo kaj resursoj, nuntempe nomata Jemeno, de multaj jaroj estas teatro de interna milito preskaŭ forgesita, kun konsekvenca humanitara katastrofo, multe pli granda ol en la nuna Gazao.
La Kapitulo kunsidos post semajno sub la prezido de la Vickonsulo. Pro la eniro de la Verda grupestrino, sen. Lorena Bellotti, en la ekzekutivon kun la delego pri klerigado, ekde nun ĉesas la kunvokado ankaŭ de la Blanka grupestrino, sed la opozicio ricevados la tagordojn kaj povos skribe esprimi sian vidpunkton pri la diversaj tagorderoj.
Seksa molestado en TEJO-medio manifestiĝis kiel plago precipe lastatempe, pro tri diskonigitaj kazoj kies viktimoj estas virinoj (jen pro eŭropano, jen pro afrikano, jen pro latin-amerikano). Sed pri la samseksa molestado UEA kaj TEJO pli diskretas, kvankam ĝi ŝajnas multe pli grava plago, kiu kaŭzas kabeadon.
La nuna prezidanto de Eŭropa Konsilio, Charles Michel, anoncis ke li kandidatos por la Parlamento de Eŭropa Unio, elektota en junio 2024. Se ĉi tiu 48-jara belga liberalulo estus elektita, li devus lasi sian postenon fine de julio, do kvar monatojn antaŭ la fino de sia mandato. Kiu interimos tiam?
Post la aprobo de Lex Adiutoria ekzistas precizaj normoj por trairi la pordon de Esperantio kiel honorariata stabano. Tio aparte gravas por afrikanoj, kiuj devus atenti pri tri ŝtupoj.
Sur la unua paĝo de la akurate aperinta unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2024 legeblas intervjuo al inĝ. Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio: domo en Roterdamo, kongresoj, (mal)dungoj, kaj eĉ atomenergio.
La akurate aperinta unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2024 raportas pri la verdikto de TEJO kontraŭ tri seksaj molestintoj dum IJK 2024; tamen nur la nomo de unu el ili (Roĉjo Huurman) estas publike konata.