Armita konflikto en Burundio
Pasintsemajne eksplodis ofensivo fare de la ribelaj Fortoj Naciaj de Liberigo (FNL). Antaŭhieraŭ ĝis noktomezo FNL bombardis Buĵumburon, per kanonoj kaj raketiloj. La luktoj, kiuj koncernas la ĉirkaŭon de la ĉefurbo kaj kvar okcidentajn provincojn, kaŭzis tridekon da mortintoj. La burundia armeo ripostis kontraŭ ribelaj ŝlosilpozicioj je 20 km de la ĉefurbo, landlime kun Kongolando.