Lingvo de espero
Antaŭ ol esti lingvo de paco, Esperanto estas lingvo de espero.
Antaŭ ol esti lingvo de paco, Esperanto estas lingvo de espero.
Per diskuto pri la sorto de la librokolekto kaj la arkivo de Esperanto-societo “Sukceso”, kaj pri la eblecoj ilin pliriĉigi kaj savi, pasis la renkontiĝo de la esperantistoj en Vraco (Bulgario) okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo kaj omaĝe al la Zamenhofa naskiĝtago, 15 decembro 2007.
La Konstitucio de la Esperanta Civito registris la tradicion de la Dekkvina de Decembro, Tago de la Esperanto-Libro, sub la pli vasta sed tute kongrua difino “Tago de la Esperanta Kulturo”.
Jam de kelkaj jaroj Kultura Centro Esperantista kutimas inviti neesperantistojn al specifa vizito okaze de la Zamenhofa Tago.
Eliris de la presejo la decembra numero de “Femina”, kiu kompletigas la trian jarkolekton de la revuo de Feminisma Esperanta Movado, eldonata de LF-koop.
Estimata prezidanto, Karaj gekongresanoj,
Hieraŭ vespere dum la kunveno de Budapeŝta Medicina Esperanto-fakgrupo, ricevis konfirmon la informo pri la forpaso de Ada Csiszár. D-ro Ludoviko Molnár informiĝis pri la ege bedaŭrinda evento.
Laŭ oficiala invito de Marco Cappato (la EU-parlamentano kiu plej aktivis por nia lingvo en 2004) la Esperanta Civito partoprenas en la internacia packonferenco okazanta hodiaŭ kaj morgaŭ en Bruselo. La Civiton reprezentas la Konsulo mem. Ĝi estas la sola esperantlingva subjekto invitita al la evento.
Jam kompleta estas la 38a jarkolekto de “Literatura Foiro”: la decembra numero 230 estas survoje al la abonantoj.
Jean-Pie Matindi, nacia gvdanto pri la instruado de Bruno-Gröning en Kongolando, informis Komitaton Armand pri sia sorto:
Regule aperis la 15a numero de “Heroldo de Esperanto” en la jaro 2007, per kiu prove debutas la nova redaktorino, la 23-jara profesia ĵurnalistino Aneto Muhlemann, denaska esperantistino.
Du svisaj parlamentaninoj (socialdemokrata kaj verda) rezidantaj en kaj apud Ĉaŭdefono subskribis kandidatigon de Universala E-Asocio por Pac-Nobelo. Regiona radio hodiaŭ serĉis E-istojn kaj tuj trovis la adreson de KCE. Jen resumo de la intervjuo, fakte raŭmisme respondita.
D: La propono koincidas kun la centa datreveno de la E-lingva komunumo, ĉu ne?